Google Public DNS estas senpaga DNS servo anoncita la 3-an de decembro 2009, iniciatita de Google kun la celo plirapidigi aliron al Interreto.
Google Public DNS havigas al la uzantoj la sekvajn DNS adresojn por publika uzo, asignante ilin al la plej proksimaj serviloj:
La ofertita servo estas eksperimenta. Ĝi uzas sian propran softvaron de mastrumado de DNS, kun limigita subteno al IPv6, kiu respektas la normojn DNS difinitajn de IETF.
Google donis prioritaton al la efikeco kaj sekureco de la servo. La nuraj informoj kiuj restas en la serviloj estas la IP-adreso de la uzanto (forigita post 24 horoj), lia ISP kaj la informoj pri lokiĝo de tiuj ĉi (daŭre konservataj).
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Google Public DNS en la hispana Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Google Public DNS, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.