Giulio Andreotti (naskiĝis la 14-an de januaro 1919(nun 1919-01-14) en Romo, mortis la 6-an de majo 2013 (94‑jara) estis Itala politikisto, unu el la ĉefaj italaj ŝtatistoj post la Dua Mondmilito.
Li funkciis kiel Ĉefministro de Italio en sep malsamaj okazoj, de 1972-1973, 1979-1976 kaj 1985-1992. Li ankaŭ funkciis kiel Ministro de Defendo, Ministro por eksteraj aferoj kaj Ministro de la interno. Komenciĝante en 1991, Andreotti funkciis kiel dumviva senatano en la itala parlamento.
Giulio Andreotti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Giulio Andreotti | |||||
Naskonomo | Giulio Andreotti | ||||
Naskiĝo | 14-an de januaro 1919 en Romo, Reĝlando Italio | ||||
Morto | 6-an de majo 2013 (94-jaraĝa) en Romo | ||||
Mortis per | acute respiratory distress syndrome vd | ||||
Tombo | Campo Verano vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Loĝloko | Romo vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Romo "La Sapienza" vd | ||||
Partio | Itala kristan-demokrata partio • Partio Popola Itala • European Democracy • Unio de Demokratoj Kristanaj kaj de Centro • For the Autonomies vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Livia Andreotti vd | ||||
Infanoj | Lamberto Andreotti • Serena Andreotti vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • politikisto • diplomato • raportisto • ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andreotti fariĝis aktiva en la kristan-demokrata partio dum la Dua Mondmilito. Li eniris la parlamenton en 1946 por la unua fojo. Dum lia vivo, krom estis sep foje la ĉef-ministro, li ankaŭ estis plurfoje ordinara ministro. Li certe estis unu el la plej gravaj politikistoj de la itala historio. Andreotti ĉiam estis centra kaj kristana politikisto, kiu kontraŭstaris komunismon kaj estis amikeca kun Usono.
En 2002, Andreotti estis kondamnita al dudek-kvar jaroj en la malliberejo pro la organizado de la murdo en 1979 de la ĵurnalisto Mino Pecorelli, kiu skribis en artikoloj ke Andreotti havis ligojn kun la mafio. En apelacia proceso la postan jaron la origina decido estis ŝanĝita, ĉar la kortumo decidis ke ne estis sufiĉe da pruvoj por kondamni Andreotti. La saman jaron, alia kortumo en Palermo deklaris ke li havis fortajn kontaktojn kun la mafio, sed nur antaŭ 1980, do la krimoj jam ne plu estas puneblaj.
Maljuste akuzitaj de koluzio kun la mafio, li estis plene absolvita en ĉiuj tri niveloj de tribunaloj. Dum lia longa politika kariero, Andreotti ĉiam estis akuzita pri kaŝitaj rilatoj kun la sekretaj servoj, la mafio, la P2 kaj tiel plu.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Giulio Andreotti, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.