Giorgio CANUTO (naskiĝis la 3-an de junio 1897 en Torino, mortis la 29-an de oktobro 1960) estis itala esperantisto, d-ro med.
kaj jura, universitata profesoro de jurmedicino en Torino. Prezidanto de UEA 1956 ĝis 1960, mortis dum la ofico. Laŭ li estas nomita la Fondaĵo Canuto de UEA, kiu ebligas membrecon al homoj en ekonomie malfortaj landoj.
Giorgio Canuto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1897 en Torino |
Morto | 29-an de oktobro 1960 (63-jaraĝa) en Torino |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Alma mater | Universitato de Torino |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • politikisto • juristo • kuracisto |
Canuto interesiĝis pri Esperanto ekde 1925 kaj komencis sian agadon per instruado kaj prezidanto de la loka grupo. De 1928 li estis vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio (IEF). Li akcelis la kunlaboradon de gvidantaj italaj Esperantistoj. En 1929-30 li instruis per radia kurso (Torino). Li estis membro de la reorganiza komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Parizo, 1932.
Dum la Universala Kongreso (UK) en Kopenhago (1956) li estis elektita prezidanto de UEA kaj konfirmita dum la UK 1959 en Varsovio.
Canuto verkis propagandajn artikolojn kaj sciencajn studojn en Internacia Medicina Revuo kaj Scienca Revuo. De 1929 (UK en Budapeŝto) li regule prelegis pri sia fako en la Someraj Universitatoj de la kongresoj.
Trovu « Giorgio Canuto » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Ernfrid Malmgren | 1956–1960 | Harry Holmes |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Giorgio Canuto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.