Gernika (eŭske) aŭ Guernica (hispane, en ambaŭ kazoj elp.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gerniko (pentraĵo) kaj Gerniko-arbo. |
[Gernika]) estas eŭska urbo, en la historia teritorio de Biskajo. La hispanlingva versio de la nomo estas fama pentraĵo de Pablo Picasso.
Gerniko | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 48300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 050 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 983 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 2° 41′ U 43.316944444444-2.676666666666743° 19′ N, 2° 41′ U [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 8,6 km² ( 860 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gernika-Lumo [+] | |||||
Ĝi havas ĉ. 15.000 loĝantojn, kaj troviĝas proksime al la Kantabra Maro.
La graveco de Gerniko estas ĉefe historia: en salono tiea kunvenis la aŭtoritatoj de la malnova Biskajo, kaj ĉe kverko tie situanta (la Gerniko-arbo) la hispanaj reĝoj simbole ĵuris la specialajn leĝojn de la eŭskaj provincoj. Tiu tradicio fariĝis poste simbola por la defendantoj de la eŭska aŭtonomeco.
La urbo fariĝis bedaŭrinde ankaŭ fama pro alia historia pli posta kaŭzo: la 26-an de aprilo de 1937, dum la Hispana Enlanda Milito, trupo de aviadiloj de la Legio Condor, senditaj de la registaro de la faŝisma Germana Regno apoge al la trupoj de Francisco Franco, bombardis la urbon, okupatan nur aŭ ĉefe de civila loĝantaro, por terorizi la partianojn de la respublikana registaro.
La novaĵoj baldaŭ diskoniĝis, kaj vekis la indignon de la tutmonda publika opinio. Ĝi estos poste konsiderata kiel la unua provo de la bombardo de civilaj urboj, kiaj fariĝos kutimaj dum la Dua mondmilito. Konata rezulto de la indigno estis la konata pentraĵo de Picasso, kiu fariĝis simbolo de la hororoj de la militoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gerniko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.