Germain Pirlot

Germain PIRLOT (n.

la 18-an de marto 1943 en Sart-Custinne (Ardenoj, Belgio)) estas belga esperantisto, trejnisto de karateo kaj plej konata kiel unu el la proponintoj de la vorto „eŭro” por la komuna valuto de Eŭropa Unio . Li estis instruisto de la franca lingvo kaj historio en mezgrada lernejo kaj altlernejo. Pirlot dum multaj jaroj kolektis kaj regule publikigis informojn pri simpati-esprimoj de politikistoj pri Esperanto. Li ankaŭ organizis varbadon por Esperanto ĉe anoj de la Eŭropa Parlamento.

Germain Pirlot
Germain Pirlot
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1943 (1943-03-18) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
Germain Pirlot
Germain Pirlot
vdr

Inter 1980 kaj 1987 li estis kronikisto pri Esperanto por la belga ĵurnalo La Dernière Heure (La Lasta Horo), kiu en monata ritmo aperigis 96 kronikojn liajn.

De 1977 al 1992 Pirlot kolektis kaj publikigis informojn pri oficialaj Esperanto-kursoj ĉe universitatoj, publikigitaj en pluraj lingvoj. Versioj de Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo aperis ankaŭ en la franca (1982), la korea (1984), la nederlanda (1985), la pola (1986) kaj la ĉina (1981,1987,1989).

Li estas ano de Akademio Internacia de la Sciencoj ekde ties fondo en 1983.

Li fondis la Premion Pirlot, kiu finance subtenas sciencajn verkojn en Esperanto.

Vivresumo

Germain Pirlot estis lernanto en mezgrada lernejo (Athénée Royal Adolphe Sax) en Dinant.

Inter 1961-1963 kiel studento en la pedagogia altlernejo de Virton (École Normale Moyenne).

Inter 1963-1964 li instruis en Bertrix (la franca kaj historio) kaj en Gedinne (la latina kaj franca lingvoj).

Ekde 1966 ĝis 1997 li instruis laŭ individua sistemo la francan kaj historion kaj dum deko da jaroj ankaŭ la latinan en la franca sekcio de la liceo ĉe la sanzorgeja lernejo (marpreventorio en De Haan, ĉe la belga marbordo) kie estis ĉefe zorgitaj junuloj kun diversaj patologioj, sed ĉefe astmo, ekzemo, mukoviskozeco kaj lastatempo ankaŭ trodikiĝo.

Eŭro-mono

Pli detala artikolo -> Eŭro

En letero de la 4-a de aŭgusto 1995, propono al la Prezidanto de la Eŭropa komisiono, s-ro Jacques Santer, doni la nomon «eŭro» al la nova eŭropa mono. Nome de la Prezidanto J.Santer, la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Komisiono dankis pro tiu sugesto (let. de la 18.09.1995, ref. SG/95/D/86446). Tiu nomo estis oficiale adoptita dum la Eŭropa Ĉefkunveno, kiu okazis en decembro 1995 en Madrido. Laŭ s-ro Jean-Jacques Schul, prezidanto de Promeuro (Asocio de la civitanoj por la promocio de la eŭropa mono) ne estus farita tia sugesto antaŭ 04.08.1995 (retinformo de la 28-a de januaro 2002).

Tamen en 2017 aperis filmeto ĉe Youtube, kie la tiama germana minstro pri financoj, Theo Waigel, rakontas, kiel li inventis kaj venkigis la nomon "eŭro" en 1995.

Esperanto

Germain Pirlot eklernis Esperanton en 1970 pere de koresponda kurso. Ekde 1972 iaj kontaktoj kun belgaj Esperanto-medioj, sed plej ofte agado okazas ekster la landa Esperanto-strukturo, kelkfoje kun aktivuloj, kiuj pli malpli kunlaboras laŭ siaj eblecoj.

Esperanto en instruaj medioj (1970-aj jaroj)

En la 1970-aj jaroj li agadis en medioj de instruistoj. Kiel membro de AEI (Eŭropa Asocio de la Instruistoj - Association Européenne Des Enseignants - AEDE) kaj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj dank'al Patro Busse, AEI-anoj kaj lernejestro en Hannut, Belgio, Esperanto iĝis laborlingvo apud la franca la germana kaj la nederlanda dum ĉiujara Eŭropa Semajno; tio okazis en Hannut kaj en Freiburg (Germanio). Sed tio finfine fiaskis pro sektema konduto de kelgaj "samideanoj", kiuj senĉese tedegis la aliajn partoprenantojn por esperantigi ilin !

Post preskaŭ atentema dujara kontakto kun estro de eŭropa centro en Bruselo, S-ro Goovaerts, instruisto pri fremdlingvoj, eblis aperigi Esperanto-version de la bulteno "Eŭropa Dokumentaro". Poste la eldonon transprenis "Eŭropa Klubo" en Paderborn, Germanio.

Laŭ peto de S-ro Kech, ataŝeo ĉe la belga franclingva Ministerio pri Edukado kaj eŭropa prezidanto de EAI - post rifuzo de la tiama ĝenerala sekretario de ILEI - estis starigita tradukreto pere de Esperanto, kun kunlaboro de Eo-kolegoj el kelkaj landoj, i.a. el Germanio, Grekio kaj Italio.

Pro peto de ILEI kunlabori kun EAI, estis organizata tritaga laborkunveno en Parizo kun 4 reprezentantoj de EAI kaj 4 de ILEI (James Fairbank, Francio; Grahame Leon-Smith , Britio; Claude Piron, Svislando; Germain Pirlot, Belgio). Malgraŭ kontentigaj rezultoj, la tiama ILEI-estraro aldonis nepran kondiĉon : ke Esperanto estu LA ununura laborlingvo por ĉiuj rilatoj inter la du organizoj. Konkludo, la tuto fiaskis !

Gazetara rebat-inform-servo (1980-86)

Post timema reago de Eo-respondeculoj al sugesto plikonigi Esperanton en tagĵurnaloj, denove estis persona agado por informi gazetojn pri konkretaj aplikadoj de Esperanto. Pro pozitivaj reagoj kaj publikigitaj leteroj, kelkaj esperantistoj proponis sin por iel kunlabori kaj estis starigita gazetara inform-reto por la franclingva gazetaro de Belgio. Sekve informoj kaj leteroj pri Esperanto multiĝis.

Rezultoj :

  • rekta intervjuo ĉe radio : RTBF (franclingva radio, Bruselo);
  • rekta intervjuo ĉe televido : RTL (franclingva televido, Luksemburgo);
  • telefona alvoko de ĉefredaktisto por prizorgi 50-linian kaj monatan kronikon pri Esperanto en la tagĵurnalo "La Dernière Heure" (eld. 120.000 ekz.). Tio okazis ekde januaro 1980 ĝis decembro 1987 [sume 96 kronikoj].

Afrika kunagado (1981-1988)

Kunagado kun S-o Hans Bakker en lia rimarkinda agado en Afriko. Al legantoj de la afrikaj revuoj franclingvaj "Bingo" kaj "Jeune Afrique", kiuj petis korespondantojn el aliaj kotinentoj estis sendita letero (ĉ. 20 monate), kiu atentigis pri la eblecoj de Esperanto por eksterlandaj, eksterkulturaj rilatoj, kaj kun propono sekvi senpage 10-lecionan korespond-kurson. Al tiu letero estis aldonita paĝo de pozitivaj opinioj pri Esperanto de afrikaj ambasadoroj ĉe UNo en Nov-Jorko. Sen forgesi aldonon de la unua leciono de la proponita kurso; la ekzercoj devis esti senditaj al s-ro Hans Bakker, kiu resendis ilin kun laŭnecesaj korektoj kaj kun la sekvanta leciono.

Tio estis farita ekde decembro 1981 ĝis decembro 1988, kiam Hans Bakker petis ĉesigon, ĉar tio postulis pli kaj pli da tempo kaj intertempe kelkaj “lernantoj” komencis mem instrui Esperanton al samlandanoj kaj starigi Esperanto-movadon en sia lando.

Eŭropa agado (90-aj jaroj)

Inform-kampanjo ĉe la eŭropaj parlamentanoj (1995-2002) En marto 1995, post sugesto rifuzita de Eo-respondeculoj, lanĉo de inform-kampanjo ĉe la eŭropaj parlamentanoj (EP-anoj) por klopodi atentigi ilin pri la eblecoj de Esperanto por plifaciligi rilatojn inter eŭropaj civitanoj. Neniam la celo estis proponi ke Esperanto estu (la) lingvo uzota en eŭropaj instancoj, kaj neniam la celo estis konvinki ilin, nur informi plej eble objektive pri nunaj eblecoj de la lingvo. La leteroj estis senditaj individue al la privata adreso de la EP-ano, laŭ adresaro menciita en dokumento de la eŭropaj instancoj en Bruselo.

Feliĉe aktivuloj el aliaj eŭropaj landoj [tiam la Eŭropa Unio enhavis 12 landojn] ekkunlaboris; iom post iom pozitive reagis EP-anoj, kiuj konsentis eniri la liston, kiu estis sendita al ĉiuj EP-anoj post ĝisdatigo.

La situacio en decembro 1998, antaŭ eŭropa balotado, estis jena : el 626 EP-anoj 131 (aŭ 20,9%) el ĉiuj landoj kaj el ĉiuj politikaj grupoj, opiniis ke Esperanto povus iel helpi por plifaciligi kaj plirapidigi la dialogon en Eŭropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiuj, apud la aliaj lingvoj. La agado devis esti relanĉita post la balotado. La lasta listo listo, en marto 2002 (antaŭ alia eŭropa balotado) enhavis 94 EP-anojn (15%).

Akademio Internacia de la Sciencoj kaj SUS

Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) : aniĝo en 1983 - ASci. Bac. sc. hum. - dv AdAIS SMdAIS

AdAIS : adjunkto de AIS - SMdAIS : subtena membro

Sanmarineca Universitata Sesio (SUS)

Partopreno en la 4-a scienca konferenco SUS (Sanmarineca Universitata Sesio) en 1987 dum kiu li ricevis la titolon Baccalaureatus scientiarum humanarum honoris causa.

Honora Membro de ILEI

Tiun titolon Pirlot ricevis en julio 2020.

Premio Pirlot

Li fondis la Premion Pirlot, kiu finance subtenas sciencajn verkojn en Esperanto.

Verkoj

  • Rigardo al Neŭtrala Moresnet - Coup d'oeil sur Moresnet Neutre, 1816-1919, memeldono, Oostende, 1987, 30 p.
  • Rigardo al Neŭtrala Moresnet - Blick auf Neutral-Moresnet, 1816-1919, germana teksto prizorgita de Hildegard Zacharias, memeldono, Oostende, 1990, 30 p.

Kompilado de sciigoj pri Esperanto-kursoj oficiale organizataj en universitatoj kaj altinstitutoj kun pli malpli regula ĝisdatigo.

  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, januaro 1981, 10 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, januaro 1982, 14 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, decembro 1983, 17 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, decembro 1984, 21 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1986, 23 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1988, 33 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1990, 24 p.
  • Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1992, 14 p.
  • Situation officielle de l'enseignement de l'espéranto dans le monde, memeldono, Oostende, janvier 1982, 14 p.
  • Situation officielle de l'enseignement de l'espéranto dans le monde, Documents sur l'Espéranto 11 F, Rotterdam 1982, 24 p., ISSN 0165-2621.
  • La oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, Esperanto-Dokumentoj 20 E, Rotterdam 1985, 32 p., ISSN 0165-2524.

En postaj jaroj nur aperis reta kompilado : en nov. 2002, febr. 2004, jan. 2006, jan. 2008, jan. 2010, jan. 2012, jan. 2012.

  • Officiële situatie van het onderwijs van Esperanto in de wereld, Sonorilo, Wilrijk, 1985, 36 p..
  • Kiel diskonigi vian asocion, traduko de Germain Pirlot el la franca originalo "Comment faire connaitre votre association" (Crédit Mutuel, 1984), eld. Universala Esperanto-Asocio (Konsilaroj por Aktivuloj), 1991, 24 p.

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Germain Pirlot VivresumoGermain Pirlot Eŭro-monoGermain Pirlot EsperantoGermain Pirlot Premio PirlotGermain Pirlot VerkojGermain Pirlot Vidu ankaŭGermain Pirlot Vidu ankaŭGermain Pirlot ReferencojGermain Pirlot Eksteraj ligilojGermain Pirlot1943ArdenojBelga esperantistoBelgioEsperantoEŭropa ParlamentoEŭropa UnioFranca lingvoHistorioKarateoSart-Custinne

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

KanzonoNaŭatla lingvoVikipedio en EsperantoHispanioFenetila acetatoEast SussexPurpuraJohor Bahru.mwKastelo PrielauPlatonoAkademio de EsperantoĈirkaŭremparo de MöbisburgKratilo (dialogo)Donald TrumpLewandowski-Kurowicka-Joe distribuoVikinovaĵojStudentoj de Teknikuniversitato de BudapeŝtoKendji GiracBonfartoVikipedioAŭtorrajto kaj kopirajtaj monopolojBudhismo en JapanioAngla lingvoKontraktoVAZ-1111ENovjara RenkontiĝoLeandro Fernández de MoratínLagoaPoluoFerozevalaDomoArad (urbo)Mickey MouseLuljeta LleshanakuRifuĝinto4-OktenoFilipinojNădlacGLATListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoVjetnama militoListo de germanaj esperantistojPornografioEl-Ninjo3-HeptenoPermana stimulado de penisoPrivacy BadgerOkulharojMarso (planedo)Chrášťany (distrikto Benešov)Francisco de GoyaGermana lingvoPublika nudecoISO 3166-1Silezia landa muzeoIslanda lingvoPeĉoMater DolorosaRIA NovostiZborov (Ukrainio)Maren StoffelsAblativoColor Climax Corporation🡆 More