La geomorfologio (de la greka γη, ge = Tero, μορφή, morfé = formo kaj λόγος, lógos = vorto, instruo, racio), subdisciplino de la fizika geografio, esploras la formojn kaj formigajn procezojn de la surfaco de la Tero, sed ankaŭ de la Luno, de Marso kaj de aliaj planedoj, je kio ekzistas partaj koincidoj kun aliaj geosciencoj kiel la geologio, la kartografio kaj la fotogrammetrio.
La geomorfologio esploras la koneksojn kaj reciprokajn influojn de litosfero (de la greka λίθος, líthos = ŝtono kaj σφαίρα, sfajra = sfero), atmosfero (greke ατμός, atmós = aero, premo, vaporo), hidrosfero (antikve greke ύδωρ, hýdor = akvo), pedosfero (grundoj) kaj biosfero (greke βίος, bíos = vivo).
Decida faktoro por la kompreno de la geomorfologio estas la kono de la nuntempa klimato kaj ĝiaj formoj en pasintaj terepokoj. La ŝangiĝoj de la geomorfologiaj formoj en kunligo kun klimatologiaj ŝanĝiĝoj de la nefora terhistorio estas esplorataj de la klimatogeomorfologio.
La geomorfologio ampleksas 5 subdisciplinojn:
La esploro de la detala formiĝo de la surfacoformoj per eksogenaj procezoj (malkomponiĝo) estas unuaranga, la geologio liveras gravan fonan scion precipe por la endogena formigo (tektoniko, sismiko, vulkanismo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Geomorfologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.