Gepatro aŭ parento estas la patro aŭ patrino de infano.
Generinto estas la biologia patro aŭ patrino, kies gameto rezultigis la infanon. Plejparto da bestoj (inkluzive de homoj) estas generitaj de du gepatroj. Rilate al homoj, tia rilato povas havi biologian, socian aŭ leĝan signifon. Ekzemple, geedzoj, kiu ne povas generi biologiajn infanojn, povas adopti ilin kaj iĝas "adoptaj gepatroj".
La socia rolo de gepatro, kaj por la homo kaj por multe de la bestoj, estas tiomege pli granda ol la biologia signifo de generinto. Ju pli inteligenta la animalo des pli fortaj kaj profundaj estas la familiaj rilatoj inter generantoj kaj generatoj.
En Eŭropo, gepatroj estas ĝenerale pli feliĉaj ol ne-gepatroj. Rilate al virinoj, feliĉeco pliiĝas post la unua infano, sed havado de pliaj infanoj ne estas asociigita kun pliiĝinta bonfarto. Feliĉeco ŝajnas pliiĝi plej multe en la jaro antaŭ kaj post la unua nasko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Generinto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.