Gaŭdo-fromaĝo estas la plej konata kaj manĝata nederlanda fromaĝospeco.
Ĝi havas la formon de rado, pezas ĉirkaŭ 15 kg kaj havas grasotitron de minimume 48+ (reale ĉ. 51+). La Gaŭdo-fromaĝon oni ne produktas en Gouda mem sed en la regiono, kiel en la najbareco de Stolwijk kaj Haastrecht kaj je brutbredejoj en Krimpenerwaard. Pro tio oni vendas la kamparan fromaĝon sub la nomo Stolwijker. La nomo de la speco estas Gaŭdo-fromaĝo ĉar ĝi jam dum jarcentoj estas komercata en Gouda. La fromaĝobazaro en Gouda nuntempe okazas nur dum la matenoj de la ĵaŭdoj en la monatoj junio, julio kaj aŭgusto. La fromaĝo ankaŭ estas produktata ekster Nederlando sub la sama nomo. La speconomo kaj formo ne estas protektitaj.
Gaŭdo-fromaĝo | |
---|---|
Deveno | Zuid-Holland |
Graso | 48-51 % |
Formo | Rado |
Origino | pasteŭrizita bovinlakto |
USDA NDB numero | 01022 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gaŭdo-fromaĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.