Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Tanzanio alfrontas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas.
Samseksemo en Tanzanio estas socie tabua temo, kaj samseksaj seksumaj agoj (eĉ private kaj konsentaj) estas krimaj deliktoj, puneblaj per ĝismorta malliberigo. La leĝo ankaŭ punas aliseksemulojn, kiuj faras buŝan seksumadon kaj anusan seksumadon.
Laŭ esploro de 2007 de Pew Research Center, Pew Global Attitudes Project, 95% de la loĝantoj de Tanzanio kredis, ke samseksemo estas vivmaniero, kiun la socio ne devus akcepti. Tio estis la sepa plej malalta loko rilate neakcepton en listo de 45 enketitaj landoj.
Laŭ enketo de Afrobarometer en 2020, nur 10% de tanzanianoj estus toleremaj pri iu kun malsama seksa orientiĝo. Tio estas inter la plej malaltaj en Afriko, sed pli alta ol laŭ la enketo de 2007.
En la lastaj jaroj, Tanzanio fariĝis precipe malamika al GLAT-uloj. En oktobro 2017, ĝi deportis plurajn HIV/AIDS-grupojn pro "antaŭenigo de samseksemo". Tanzanio havas altan elcentaĵon de HIV/AIDS, kaj laŭ raportoj unu miliono da homoj estas infektitaj. La registaro ankaŭ pli frekvente uzas homofobian retorikon, kredante, ke samseksemo estas "ne-afrika". En 2018 oni deklaris ĉaskampanjon kontraŭ gejoj en Daresalamo, kie oni devigis al gejoj anusan kontroladon kaj torturadon. Tanzanio havas malbonan staton pri homaj rajtoj. La respekto de la registaro rilate parolliberecon kaj kunvenliberecon malpliiĝas.
Malgraŭ tio ekzistas pluraj tanzaniaj homrajtaj aktivuloj, advokatoj kaj feministoj kiel Maria Sarungi, Fatma Karume, Mwanahamisi Singano Tundu Lissu, Zara Kay, Khalifa Said, Goodluck Haule kaj multaj aliaj, kiuj malkaŝe subtenis GLAT-rajtojn kaj malkaŝe kontraŭbatalis homofobion subtenatan de la ŝtato kaj danĝeran retorikon de registaraj oficialuloj, kiuj petis plian persekutadon de ĉi tiuj marĝenigitaj grupoj de homoj. Ekzemploj de tiuj oficialuloj estas la antaŭa prezidanto Magufuli, Paul Makonda, Ally Hapi kaj Hamisi Kigwangalla.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article GLAT-rajtoj en Tanzanio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.