ENTZ Géza estis hungara biologo, zoologo naskita en Kolozsvár la 30-an de majo 1875 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-a de februaro 1943.
Lia avo estis Ferenc Entz, lia filo estis Géza Entz (biologo).
Géza Entz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1875 en Kluĵo |
Morto | 21-an de februaro 1943 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Géza Entz (biologo) |
Frat(in)o | Béla Entz |
Parencoj | Géza Entz (arthistoriisto) Ferenc Entz |
Okupo | |
Okupo | Wiki Esperantobiologo • Wiki Esperantozoologo • universitata instruisto • botanikisto |
Géza Entz studis en sia naskiĝurbo kaj en Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1902 en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1898 li estis asistanto pri botaniko, ekde 1905 asistanto pri zoologio, pli poste adjunkto en la Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Ekde 1913 li instruis biologion en la Altlernejo Erzsébet. Ekde 1920 li estis asistanto, poste konservisto, fine universitato profesoro en Utrecht. Ekde 1929 li estis direktoro de la biologia esplorinstituto de Tihany, ekde 1932 direktoro de la Bestarejo de Hungara Nacia Muzeo, fine ekde 1934 universitata profesoro pri zoologio en Scienca Universitato Péter Pázmány.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Géza Entz (zoologo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.