Francisco CARRASQUER Launed (Albalate de Cinca, 1915 - Tárrega, 7-a de Aŭgusto 2012) estis hispana poeto, eseisto kaj tradukisto.
Francisco Carrasquer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1915 en Albalate de Cinca |
Morto | 7-an de aŭgusto 2012 (97-jaraĝa) en Tàrrega |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | poeto • sindikatisto • verkisto |
Li partoprenis en la Hispana Enlanda Milito batale en la Kolono Durruti. Ankaŭ liaj fratoj estis elstaraj anarkisindikatistoj, kiel liberecana pedagogo nome Félix Carrasquer. Post la fino de la milito, li estis malliberigita dum sep monatoj en koncentrejo de suda Francio. En 1943 li revenis al Hispanio eksterleĝe sed li estis arestita en Sort, enkarcerigita pro sia aktiveco kaj sendita kiel soldato al Maroko dum tri jaroj.
En 1948 li publikigis sian unuan novelon, nome Manda el corazón (Regas koro). Unu jaron poste li ekziliĝis, unue en Francion, kie li gradiĝis en Psikologio ĉe la Universitato Sorbono, kaj, poste, en Nederlandon. Dum sia foresto eksterlande li doktoriĝis en Hispanaj Lingvo kaj Literaturo. Li revenis el ekzilo en 1985 kaj instaliĝis en Tárrega.
Dum sia vivi li laboris kiel universitara profesoro, tradukisto (publikigis pli ol cent librojn) kaj verkisto. Krom esti grava fakulo pri la verkaro de Ramón J. Sender, li estis responsa pri kelkaj antologioj de nederlanda poezio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Francisco Carrasquer, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.