Forĝita Fero

Forĝita fero estas alojo el fero kun tre malalta enhavo de karbo (malpli ol 0.08%) en kontrasto al gisfero (2.1% al 4%), kaj havas fibrecajn enfermaĵojn konataj kiel ŝlako ĝis 2% laŭ pezo.

Ĝi estas duon-fuziita maso el fero kun ŝlakaj enfermaĵoj kiu havigas al ĝi "grenecan" aspenton similan al ligno, kiu estas videbla kiam ĝi estas eĝita aŭ faldita ĝis la rompopunkto. Forĝita fero estas rezista, maleebla, duktila, dratigebla, malkorodema kaj facile veldata. Antaŭ la disvolvigo de efektivaj metodoj de ŝtalproduktado kaj de la disponeblo de grandaj kvantoj el ŝtalo, forĝita fero estis la plej ofta formo de maleebla fero. Malgranda kvanto de forĝita fero estis uzata kiel kruda materialo por refajnigi ĝin al ŝtalo, kiu estis uzata ĉefe por produkti glavojn, manĝilojn, ĉizilojn, hakilojn kaj aliajn eĝenhavajn ilojn same kiel risortojn kaj fajlilojn. La mendo de forĝita fero atingis sian pinton en la 1860-aj jaroj kun la adaptado de kirasŝipoj kaj fervojoj. Tamen, kiam pliboniĝis la propraĵojn kiaj fajneco de karboŝtalo, ĝi iĝis malplikosta kaj pli amplekse disponebla ol la forĝita fero, kies uzado tiam malpliiĝis.

Forĝita Fero
La Eiffel-Turo estis konstruita el pudlita fero, nome formo de Forĝita fero
Forĝita Fero
Ferpiliero ĉe Delhi, Barato, enhavanta 98% el forĝita fero

Multaj aĵoj, antaŭ ol esti farataj el karboŝtalo, estis produktitaj el forĝita fero, kiaj nitoj, najloj, drato, ĉenoj, fervojoj, fervojaj ligiloj, akvotuboj kaj vaportuboj, ŝraŭboj, ŝraŭbingoj, hufumoj, apogreloj, balustradoj, vagonradoj, teniloj por lignaj tegmentaj ĵaluzitraboj, kaj ornama ferarto.

Forĝita fero jam ne plu estas produktita je komerca skalo. Multaj produktoj priskribitaj kiel forĝita fero, kiaj gvardreliloj, ĝardena meblaro kaj kradoj, estas faritaj el karboŝtalo. Ili retenas tiun priskribon ĉar en la pasinto ili estis forĝitaj (laboritaj) permane.

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

  • Bealer, Alex W.. (1995) The Art of Blacksmithing. Edison, NJ: Castle Books, p. 28–45. ISBN 0-7858-0395-5.
  • Gordon, Robert B. (1996) American Iron 1607–1900. Baltimore and London: Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-6816-5.


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wrought iron en la angla Vikipedio.

Tags:

AlojoEnfermaĵo (mineralogio)FajliloFeroFervojoGisferoGlavoHakiloKarboKarboŝtaloKirasŝipoManĝiloVeldadoĈiziloŜlakoŜtalo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PapenburgJulio CezaroDisigo de povojTriopismoLupusa nefritoMano21-a de septembroDWi-FiLatina alfabetoKarolina DutkaHispanioCristina Fernández de KirchnerPokeroPremio Albert LondresS2AeroplanoSankta Romia ImperioTertremoIndonezioChatGPTKeskoNe-registara organizaĵoRajtoj de GLAT en BraziloDeng XiaopingLinuxFrutigen (stacidomo)WhatsAppEŭroMilionojAzio1784DekoltaĵoOrangutanoJudgment at NurembergVetludoImperiestraj TiliojBiascaEsperantidojGvamo en la OlimpikojĜiziaLa Chaux-de-FondsMuziknotoMuzeo CzartoryskiMakaoWilly Wonka & the Chocolate Factory (1971)KazeoJoe BidenJudoj1856SciencoMalpleno de KirkwoodBestisma Partio kun la MedioKresta akcipitragloLotoProsíčkaChristian PalustranStar Trek (2009)MirpurHipofosfata acidoBerlinoMalvola orgasmoArthur de Gobineau750Komuna norma datumaroEŭropa BultenoSemsales (stacidomo)Bosnio kaj HercegovinoIsraeloCirila alfabeto🡆 More