La 18-an de junio 2009 dum Flugo 61 de Continental Airlines mortis la aviadilestro de Boeing 777.
La aviadilo flugis ekde Belgio al Usono kaj devis ekstre alteriĝi en urbo Nov-Ark (ŝtato Nov-Ĵerzejo) ĉ. la 19-a horo UTC. Post la morto de la aviadilestro la avion stiris du vicstiristoj. La pasaĝeroj ne estis informitaj pri okazaĵo kaj stevardinoj daŭris disdoni trinkaĵojn kaj manĝetojn. Tamen la aviadilanoj demandis, ĉu estas en la aviadilo kuracistoj. Kelkaj homoj alpaŝis la stirejon kaj la Wiki Esperantokardiologo Julien Struyven diris ke la aviadilestro verŝajne spertis paroksismon de koro. “Li estis jam mortinta, - diris la kuracisto. – Ne estis ŝancoj por savi lin”. Pri la okazaĵo la pasaĝeroj ekkonis nur kiam ili vidis la ambulancaŭtojn sur la kurejo. La reprezentanto de la flugkompanio Kelly Cripe diris, ke la morto de la 61-jaraĝa stiristo, kiu laboris en aviado pli ol 30 jarojn, verŝajne okazis pro naturaj kaŭzoj.
Flugo 61 Continental Airlines | |
---|---|
| |
grava okazaĵo pri aviado | |
Ĝenerala informo | |
Dato | 18-an de junio 2009 |
Tempo | 19 UTC |
Karaktero | la morto de la aviadilestro |
Kaŭzo | paroksismo de koro |
Loko | urbo Nov-Ark (ŝtato Nov-Ĵerzejo) |
Geografia situo | , 74° 1′ 0″ O 40.73333333333374.01666666666740° 44′ 0″ N, 74° 1′ 0″ O |
Flugo | Flugo 61 |
Punkto de ekflugo | Belgio |
Punkto de alflugo | Usono |
Pereintoj | 0 |
Vunditoj | 0 |
Aviadilo | |
Tipo | Boeing 777 |
Flugkompanio | Continental Airlines |
Pasaĝeroj | 247 |
Aviadilanoj | 15 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flugo 61 Continental Airlines, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.