La Flughaveno Frankfurto (IATA-kodo FRA), germanlingve Rhein-Main-Flughafen aŭ Flughafen Frankfurt am Main kaj anglalingve Frankfurt Airport, troviĝas rande de la germana urbo Frankfurto ĉe Majno.
Ĝi estas la plej larĝa flughaveno en Germanio kaj la dua aŭ tria plej larĝa en Eŭropo (depende kian kriterion oni aplikas), tial tre grava celo por internaciaj flugoj de ĉie en la mondo. La Flughaveno Frankfurto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Flughaveno Frankfurto Flughafen Frankfurt am Main | |||||
---|---|---|---|---|---|
commercial airport • internacia flughaveno | |||||
IATA: FRA ICAO: EDDF | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Germanio | ||||
Regiono | Hesio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Fraport | ||||
Alteco | 100 m | ||||
Geografia situo | , 8° 34′ 14″ O 50.0333333333338.570555555555650° 2′ 0″ N, 8° 34′ 14″ O | ||||
| |||||
| |||||
Kurej-angulo | 07R/25L 07C/25C 07L/25R (startejo 18) | ||||
Kurej-longo | 4 000 m / 4 000 m / 2 800 m (startejo 4 000) | ||||
Retejo | frankfurt-airport.de | ||||
Ĉar la kapacitoj de la Flughaveno Frankfurto ne sufiĉis, la germana aviadila kompanio Lufthansa decidis havi duan centran flughavenon por la lando, tiun de Munkeno – kaj direktas plej multajn internaciajn flugojn al tiuj du lokoj. La pliaj flughavenoj de la lando, inkluzive de tiuj de la ĉefurbo Berlino, estas duarangaj.
El la Flughaveno Frankfurto momente flugas aviadiloj al pli da celoj ol de la flughaveno Heathrow apud Londono, sed rilate al nombro de pasaĝeroj Frankfurt estas la tria plej granda flughaveno en Eŭropo, post Londono kaj Flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle apud Parizo.
La flughaveno havas propran fervojan stacidomon, kaj por regionaj trajnoj kaj por internaciaj (linioj ICE, vidu ankaŭ la apartan artikolon "Rapidtrajna fervoja linio Kolonjo - Frankfurto"). Krome ĝi rekte ligiĝas al la germana aŭtovojo A3 inter Kolonjo kaj Nurenbergo, kaj al la germana aŭtovojo A5 inter Kaselo (kaj plu Hamburgo kaj Danio) kaj Bazelo en Svislando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flughaveno Frankfurto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.