La nacia flago de Nepalo (nepale: नेपालको झण्डा) la nura nacia flago de la mondo kiu ne havas kvarangulan formon.
La flago estas simpligita kombinaĵo de du ununuraj vimploj, kies purpura ruĝeco estas la koloro de la rododendro, la nacia floro de la lando. Ruĝa ankaŭ estas la signo de venko en milito. La blua limo estas la koloro de paco. Ĝis1962, la emblemoj de la flago, la suno kaj la duonluno, havis homajn vizaĝojn. Ili estis forigitaj por modernigi la flagon. La vizaĝoj restis sur la suno kaj la luno sub la Reĝa Normo je la forigado de la monarkio en 2008.
La flago estis adoptita, kun la formado de nova konstitucia registaro, la 16-an de decembro 1962. La individuaj vimploj estis uzitaj antaŭ du jarcentoj kaj la duobla vimplo ekde la 19-a jarcento. La flago prenas la bazan dizajnon de la origina hindua dizajno, kiu estis en uzo dum pli ol 2,000 jaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flago de Nepalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.