Flago De Irako

La nacia flago de Irako havis ĝis kvin diferencajn bildojn el sia unua adopto, en 1922.

La aktuala versio estis adoptata oficiale la 22-a de januaro de 2008 kaj konsistas el tri horizontalaj samgrandaj zonoj ruĝa la supra, blanka la intermeza kaj nigra la malsupra. En la centro de la blanka zono troviĝas skribaĵo per kufa kaligrafio de la frazo Allahu Akbar, kiu signifas «Alaho estas granda». Diference de la majoritato de naciaj flagoj, la iraka flago hisiĝas kun la dekstra flanko al masto.

Flago De Irako
la nuna flago de Irako valida ekde 2008
Flago De Irako
la flago de Irako de 1991 ĝis 2004

Tiu flago estis adoptita de la nuna registaro iraka por periodo provizora de unu jaro, cele trovi solvon al polemiko en Irako pri la uzado de la flago. La antaŭa flago estis iom ŝanĝata kaj uzata de la reĝimo de Saddam Hussein, kaj post ties falo post la Milito de Irako, diversaj komunumoj (kiaj kurdoj) kiuj estis estintaj sange subpremitaj de menciita reĝimo, malakceptis la pluan uzadon de la ĝistiama nacia flago.

Tamen kiel montro de kontraŭdiro de la politika hipokriteco kiam oni volis ne pluuzi la husejnan flagon kaj oni demetis parton de la ĝistiama, oni forigis la stelojn kaj ne la religian frazon, kio estis la aldonaĵo fare de Husejno. Kompreneble pro la usona influo oni forigis kio aspektis pli revolucieca nome la kvinpintaj steloj (hazarde verdaj kiaj tiu de Esperanto) anstataŭ la islama diraĵo ŝatata de la populacio, sed kiu estis fakte la ununura aldonaĵo fare de Husejno.

Historio

Unuaj flagoj

Propono de 2004

Flago De Irako 
Iraka flago de 2004

Provizora proponita flago de Irako estis anstataŭaĵo por la eksa (ruĝa, blanka kaj nigra) flago de Irako, kiu komence reprezentis tutarabismon (kaj estis la flago de la Unuiĝinta Araba Respubliko), sed poste reprezentis la baazan partion de Saddam Hussein. La intertempa flago montras grandan lunarkon, longtempa simbolo por islamo. (Kiel tia ĝi ordinare ne aperas blua.) La du bluaj strioj reprezentas la riverojn Tigrison kaj Eŭfraton. La flava strio reprezentas la kurdojn. Flava sunfiguro estas tipa signo de tiu gento.

Irakanoj ĝenerale malaprobis la flagon, kaj ĝi apenaŭ videblis en Irako dum 2004. Ofta kritiko, tre akra, estis, ke la flago estas islama versio de la israela flago. Prave, ĝi estas okulfrape malsimila al flagoj de la ceteraj arabaj landoj.

Notoj

Tags:

Flago De Irako HistorioFlago De Irako Propono de 2004Flago De Irako NotojFlago De Irako1922200822-a de januaroAlahoBlankaIrakoNacia flagoNigraRuĝa

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Turkio en la Somera Olimpiko 2000Biologia klasadoLysá nad LabemVikimedioSinagogo de BarcsVjetnamioViladecavallsJido (lingvo)KanadoDidžioji RiešėMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000IndonezioEsperanto kaj Libera ScioKleraj virinojHomoVidebla spektroMeksikoSławomir MrożekVikioNarmadoElĉoL. L. Zamenhof1971La tri-korpa problemo (libro)Komunista Partio de SovetunioOpština SopišteISBNSankta Romia ImperioSalikacojNiĝeroKonsumismoSaccharomyces cerevisiaeEvita (filmo)Monterey19391907Vicio2024Giro d'Italia 2017Listen to WikipediaQuempervenAdolf HitlerAraba-israela konfliktoNacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo21 LutecoUniversitatoPanevėžys (subdistrikto)Batalo de ToursPragoTorinoKiŝinevoOlavo la 2-a (Norvegio)822SvislandoĜenerala teorio de relativecoŜavarmoHungarioBahaaj preĝojFutbala Mondpokalo 2022RemadoErgokalciferoloMalutopioBatalo de Monte CassinoKrampo (interpunkcio)OMO🡆 More