La flago de Gujano, konata kiel La Ora Sagpinto, estas la flago de Gujano ekde majo 1966 kiam la lando sendependiĝis de Britio.
Ĝin dezajnis Whitney Smith, usona flagisto, sed sen la blankaj kaj nigraj linioj, kiujn aldonis proponoj de la Kolegio de Armoj en Britio. La proporcio estas 3:5. La koloroj estas simbolaj: verda por agrikulturo kaj arbaroj, blanka por riveroj kaj akvo, ora por minerala riĉaĵo, nigra por la eltenivo, kaj ruĝa por fervoro kaj dinamiko.
Kiam ĝi estas parto de la brita imperio, la flago de gujano estis brita blua flago kun kolonia kantono. Neoficiala ruĝa versio uziĝis sur la maro. La unua flago ekestis en 1875 kaj ŝanĝiĝis iomete en 1906 kaj 1955. Kiel ĉiuj britaj flagoj, la koloniaj flagoj de Gujano estas ĉiuj je proporcio 1:2.
La prezidenta flago de Gujano efektiviĝis per deklaro je la 23a de februaro 1970. Postaj prezidentoj ŝanĝis la deklaron por anstataŭigi la priskribon de la flago por enhavi la prezidantan flagon, kiun tiu volis uzi dum sia daŭro en la posteno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flago de Gujano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.