La filozofio de scienco (aŭ scienca filozofio) estas fako de filozofio, kiu traktas la fundamentojn, supozojn kaj implicojn de scienco, inkluzive formalajn sciencojn kiel matematiko kaj statistiko; naturajn sciencojn kiel fiziko, kemio kaj biologio; kaj sociajn sciencojn kiel psikologio, sociologio, politika scienco kaj ekonomiko.
La filozofio de scienco parencas al al aliaj branĉoj de la filozofio kiel la sciteorio, la ontologio kaj la filozofio de lingvo. Ĝi penas klarigi: la naturon de sciencaj diraĵoj kaj konceptoj; la manieron, per kiu oni produktas ilin; kiel scienco klarigas, prognozas kaj, pere de teknologio, ekuzas la naturon; la manieron ekkoni pravecon de informoj; la formuladon kaj uzon de la scienca metodo; la tipojn de pensado, kiujn oni uzas por atingi konkludojn; kaj la implicojn de sciencaj metodoj kaj modeloj por socio ĝenerale kaj por la sciencoj mem.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Filozofio de scienco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.