Falus(eca)a amanito, (Amanita phalloides) estas mortige venena basidiomiceta fungo, unu el multaj en la genus Amanita.
Ĝenerale distribuita trans Eŭropo, sed nun aperas en aliaj partoj de la mondo, A. Phalloides formas ektomikorizan asocion kun diversaj foliarboj. En kelkaj kazoj, la amanito faluseca estis enkondukita al novaj regionoj kun la kultivo de ne-indiĝena specio de kverko, kaŝtano kaj pino. La grandaj fruktaj korpaj (ĉapelfungoj) aperas en somero kaj aŭtuno; ofte troviĝas blankverdeca ĉapelo kun blanka stipo kaj lameloj. Ĉapelkoloro varias, do ne estas tre fidinda identigilo.
Faluseca amanito | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Amanita phalloides (Vaill. ex Fr.) Link, 1833 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Diametro de 5 ĝis 15 cm, ĉe juna fungo estas konveksa, duonsfera, poste sonorilforma kaj fine etenda. Ĝia haŭto estas glata kaj la koloro estas blank-verda, oliveca, griz-verda aŭ brun-verda, ĉe la rando kutime pli hela, foje flaveta. La koloro de fungoj starantaj sub sunradioj aŭ pli aĝaj estas pala. La haŭto, se malseka, estas glueca, kaj estas facile deŝirebla, kiu onidire estas indiko de manĝebleco., kvankam ĝi estas mortige venena fungo.
Alta ĝis 15 cm, larĝa ĝis 2 cm. Ĝi estas cilindroforma, ĉe la bazo troviĝas bulbo ĉirkaŭita de alta, disa ingo. La stipo estas blanka kun flav-verda tono. Ĝi havas klaran, pendantan, blankan aŭ flavan ringon. Super la ringo la stipo estas glata, sub ĝi troviĝas delikata skvamecaĵo, foje zigzaga.
Blanka, ne ŝanĝas la koloron post rompo. Ĉe junaj fungoj ĝi havas delikatan odoron, ĉe maljunaj odoras simile al terpomo. Ĝi havas agrablan guston, laŭ supervivantoj.
Densaj, blankaj, ĉe maljunaj fungoj iom flav-verdaj. Ĉe junaj fungoj ili estas nevideblaj, ĉar kovras ilin blanka ŝirmotavolo.
Blankaj, glataj, elipsoidaj aŭ preskaŭ globaj. Ili grandas je 8 × 11 μm.
La amanito faluseca estas indiĝena al Eŭropo, kie ĝi estas ofta. Ĝi troviĝas plej norde en sudaj marbordaj regionoj de Skandinavio, plejokcidente ĝis Irlando, plej oriente ĝis Pollando kaj okcidenta Rusio kaj plejsude en Mediteranea regiono kaj en Maroko kaj Alĝerio en norda Afriko. Ĝi ankaŭ aperas en arbaroj en norda Irano.
Ĝi estas ektomikoriza simbiozo kun pluraj arbospecioj. En Eŭropo, ĉi tiuj inkluzivas foliarbojn kaj, malpli ofte, pinofitoj. Ĝi aperas plej ofte sub kverkoj, sed ankaŭ sub fagoj, kaŝtanoj, ĉevalo-kaŝtanoj, betuloj,karpenoj, pinoj kaj piceoj. Aliloke, en landoj kie ĝi estis enkondukita, ĝi estas ĉefe asociata al tiuj ekzotaj arboj kun kiu ĝi asocius en ties natura gamo. Estas, tamen, indiko de A. phalloides asocianta kun cugoj kaj kun eŭkaliptoj en Tanzanio kaj Alĝerio kaj Leptospermum kaj Kunzea en Nov-Zelando, sugestanta ke la specio povas havi invadkapablon. Ĝi povas havi ankaŭ estinta homfarite enkondukita al la insulo de Kipro, kie ĝi estis dokumentita frukti ene de avelkorilaj fruktarbaroj.
Por la homoj ĝi estas mortige venena. Ĝia ĉefa veneno estas amanitino, kiu damaĝas hepaton kaj renojn. La plej serioza komplikaĵo post manĝo de faluseca amanito estas hepatito, kiu ĉe 40-80% de manĝintoj kaŭzas morton. Foje la sola ŝanco por travivi estas transplanto de la hepato.
Por multaj etaj bestoj, ekz. helikoj kaj insektoj, ĝi estas nedanĝera. Faluseca amanito estas danĝera pro sia delikata gusto kaj povas esti konfuzata kun aliaj, similaj fungoj. Ĝi kaŭzas plejparton de profungaj mort-veneniĝoj en la tuta mondo. Jam 30 gramoj da ĝi povas esti mortiga dozo (granda faluseca amanito pezas ĉ. 60 gramojn).
Nespertaj fungokolektantoj povas konfuzi falusecan amaniton kun rusuloj, citrona amanito, oranĝfungo kaj aliaj manĝeblaj fungoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Faluseca amanito, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.