Evelyn Ntoko Mase (18a de Majo 1922 – 30a de Aprilo 2004), poste nomita Evelyn Rakeepile, estis flegistino el Sudafriko.
Ŝi estis la unua edzino de la aktivulo kontraŭ-apartismo kaj estonta prezidento Nelson Mandela, al kiu ŝi edziniĝis el 1944 ĝis 1958.
Evelyn Mase | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Evelyn Ntoko Mase |
Naskiĝo | 18-an de majo 1922 en Transkejo |
Morto | 30-an de aprilo 2004 (81-jaraĝa) en Soweto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Sud-Afriko |
Familio | |
Edz(in)o | Nelson Mandela |
Infanoj | Makgatho Mandela • Makaziwe Mandela • Thembekile Mandela |
Okupo | |
Okupo | flegisto |
Ĉe Walter Sisulu, Mandela ekkonis Evelyn Mase, kiu jam estis kaj zorgistino kaj aktivulino de la ANK el Ngkobo, Transkejo. Enirinte en amrilaton kaj geedziĝinte en Oktobro 1944, ili dekomence loĝis kun siaj parencoj ĝis translokiĝi al luprenita domo en la kvartalo Orlando, Soweto komence de 1946. Ilia unua filo, Madiba "Thembi" Thembekile, naskiĝis en Februaro 1945; filino, Makaziwe, naskiĝis en 1947 sed mortis pro meningito naŭ monatojn poste. Kvankam dua filino, Makaziwe Mandela, naskiĝis en Majo 1954, la rilato de Mandela kun Evelyn malboniĝis, kaj ŝi akuzis lin pro adolto. Eble li havis amaferojn kun ANK-anino Lillian Ngoyi kaj sekretariino Ruth Mompati; variaj individuoj proksimaj al Mandela en tiu periodo asertis poste, ke tiu lasta faris el li filon. Evelyn aliĝis al la Atestantoj de Jehovo kaj malakceptis la priokupado de Mandela kun politiko.
La geedzeco de Mandela rompiĝis en 1956 kaj Evelyn lasis lin, portante iliajn filojn loĝi kun sia frato. La proceso por divorco ekis en Majo 1956, kaj ŝi plendis, ke Mandela fizike perfortis ŝin; li neis tiujn akuzojn, kaj plendis por akiri la gardadon de iliaj filoj. Ŝi retiris sian peton separiĝi en Novembro, sed Mandela petis la divorcon en Januaro 1958; la divorco estis oficialigita en Marto, kaj la filoj estis atribuitaj al la gardado fare de Evelyn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Evelyn Mase, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.