Esperanto aktuell estas la titolo de la gazeto de la Germana Esperanto-Asocio (GEA).
Jare aperas ses numeroj. Ekde 2011 la gazeton kune redaktas la baratdevena germano Yashovardhan Singh kaj la slovako Stano Marček – internacia redakcia duopo.
Esperanto aktuell | |
Kovrilpaĝo de la gazeto, tria n-ro de 2016 | |
gazeto | |
---|---|
Speco | movada revuo |
Formato | A4 |
Periodeco | dumonata |
| |
Lando | Germanio |
Posedanto | Germana Esperanto-Asocio |
Publikigisto | Alfaprint, Martin, Slovakujo |
Redaktisto | Stano Marĉek, Yashovardhan Singh |
Etataj aŭtoroj | Uwe Stecher, Hermann Kroppenberg, Utho Maier |
Establodato | 1982 |
Prezo | 18 EUR (Germanujo) aŭ 24 EUR (eksterlande) jare |
ISSN | 0942-024X |
| |
La tuta revuo enhavas artikolojn ĉu en la Germana ĉu en Esperanto.
En ĝi aperas informoj pri la Esperanto-movado en Germanujo, raportoj pri Esperanto-ekskursoj, multe da novaĵoj el Interreto, fragmentoj de aliaj gazetoj kiuj parolis pri Esperanto, kalendaro de venontaj Esperanto-aranĝoj, impresoj post okazaĵoj en Esperanto-centroj, intervjuoj.
Kelkaj paĝoj kun fotoj estas presitaj kolore.
La unua eldonaĵo kun la titolo aperis en la 1970-aj jaroj, ĝi servis al la Ludwig-Samenhof-Gesellschaft kiu provis altiri “amikojn de Esperanto„. Tiu eldonaĵo ne rilatas al GEA.
Ekde 1982 GEA havis novan revuon kun la nomo Esperanto aktuell, en formato A5. Dek jarojn poste ĝi ricevis la aspekton (kaj formaton, A4) de la regiona Esperanto-gazeto en Badeno-Virtembergo (Esperanto in Baden-Württemberg). Dum la unuaj jaroj oni eldonis alterne esperantlingvan kaj germanlingvan ekzempleron, sed fine oni decidis havi ĉiujn ekzemplerojn miksite.
Redaktoroj de Esperanto aktuell estis i.a. Richard Reuchlin, Dirk Willkommen, Rudolf-Josef Fischer, Andreas Ludden, Frank Stocker, Alfred Knapp, Ziko van Dijk, Dirk Kretschmann kaj Alfred Schubert.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Esperanto aktuell, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.