La Esperanto-movado en Bolivio havas fragmentan historion, kun periodoj de pli da agado kaj malpli da agado.
Dum sia ekzisto, la movado staris parte sur la ŝultroj de najbaraj landoj, interalie la Esperanto-movadoj de Argentino, Brazilo kaj Ĉilio.
En la Enciklopedio de Esperanto de 1933 troviĝas ke la unuaj pioniroj estis Víctor Muñoz y Reyer kaj Daniel Canedo, kiuj presis artikolojn en la ĵurnaloj de La-Pazo La Verdad, La Integridad kaj El Comercio kaj en 1905 fondis societon. En 1906 Agostin Aspiazu aperigis artikolon pri Esperanto en ĵurnalo El Comercio .
Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 esperantistoj troviĝis en tri lokoj. En 1933 la Universala Esperanto-Asocio ne havis delegiton en Bolivio.
En 1948 la Bolivia Revueto implicite kontrastas tiun historion de bolivia movadkomenco per la anonco ke en 1947, post kiam Tibor Sekelj vizitis kaj prelegis en La-Pazo, "kreiĝis la unua grupeto da personoj dezirantaj eklerni la internacian lingvon, unue en La Paz kaj poste en aliaj sep urboj boliviaj". Tibor Sekelj, José Roberto Arze kaj Roberto Olmos fondis la Bolivian Esperanto-Asocion (BEA) en tiu jaro, sen agnosko de antaŭuloj. En 1948 okazis laŭ la revueto la unua landa kunveno dum la 18-a kaj 19-a de oktobro.
Signo de kontinueco inter la societo menciita en la Enciklopedio de Esperanto kaj en la Bolivia Revueto ne troviĝas. Dum la vizito de Tibor Sekelj al Bolivio li kune kun diversaj bolivianoj helpis fondi lokajn organizojn tra Bolivio, kaj Sekelj menciis en raporto ke li trovis nur unu jam fonditan asocion, en Oruro. La asocion fondis en 1945 Julio Espinoza kaj refondis en 1948 Gregoio Kuŝner. Sekelj finas la artikolon kun la vortoj: "La Bolivia Esperanto-Movado estas iniciatita kaj la vojo irota estas montrita. Nun mi transdonas ĝin en la manoj de la boliviaj samideanoj, kun miaj plej sinceraj bondeziroj: Ĝi kresku kaj progresu!"
Frua esperantlingva periodaĵo estis la Bolivia Revueto, eldonita unue en La-Pazo kaj poste en Oruro inter 1948 kaj 1950. Ekde 1949 ĝi nomiĝis Bolivia Revuo. Keĉuo Enrique Alcócer Hurtado eldonis la revuon, antaŭ ol li forlasis la landon pro politika subpreno.
En artikolo verkita de Johano Montiroga (pseŭdonimo de Juan Montaño Quiroga) estas priskribitaj tri oruraj Esperanto-centroj.
En 1965 Magín Zubieta verkis la unuan bolivian lernolibron pri Esperanto, per kiu li kaj lia frato Guillermo Zubieta instruis kursojn, interalie en Cochabamba.
Dudek ses jaroj post la lasta numero de Bolivia Revueto aperis en 1976 la Bolivia Esperantisto. La 12-an de julio 1976 anoj de nova generacio fondis la Novan Bolivian Esperanto-Ligon (NBEL). En Bolivia Esperantisto la NBEL-fondintoj skribas ke ili ne scias la kaŭzojn de la malapero de la organizoj de la dua periodo kaj ankaŭ ne konas la pionirojn el tiu periodo.
En 2004 estis (re)eldonita la dulingva libro Malgranda Bolivia Antologio de boliviano José Roberto Arze. La libro enhavas kontribuojn de Rudolfo Espinoza Aliaga, Enrique Alcocer Hurtado, Guillermo Tarifa, Magín Zubieta kaj Jose Roberto Arze mem kaj traktas interalie la Esperanto-movadon en Oruro, pionirajn Esperanto-agadojn en Bolivio kaj la ekorganizon de Esperanto-movado en La-Pazo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Esperanto-movado en Bolivio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.