Erika Hallqvist, dirita Erika Lust, naskiĝis en 1977 en Stokholmo, Svedio, estas reĝisorino, scenaristino, pornografia filmproduktantino kaj sveda verkistino.
Ŝi estas unu el la pionirinoj de la feminisma pornografio.
Erika Lust | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Erika Ellinor Hallqvist |
Aliaj nomoj | Erika Lust |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1977 (47-jaraĝa) en Stokholmo |
Lingvoj | sveda • angla • hispana |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Universitato de Lund |
Okupo | |
Okupo | reĝisoro de pornografia filmo • verkisto • filmreĝisoro • filmproduktoro • scenaristo • reĝisoro • pornografia aktoro • Pornhuber |
TTT | |
Retejo | http://erikalust.com |
Erika Lust studis politikajn sciencojn ĉe la universitato de Lund (en Svedio) kaj specialiĝis en homaj rajtoj kaj feminismo. Post ŝia diplomiĝo en 2000, ŝi transloĝiĝis al Barcelono, Hispanio, kie ŝi studis la hispanan lingvon.
Kun la celo studi filmproduktadon, Erika Lust devis produkti kurtmetraĵon (The Good Girl) kio konsciigis ŝin pri ŝia intereso por grafikaj filmoj havante por temo la inan seksecon. Ŝia unua projekto, kurtmetraĵo titolita The Good Girl, ŝi mem verkis en 2004, malmulte da tempo post la fondo de ŝia propra entrepreno Lust Films. Tiu tilmo aperis sub la permesilo Creative Commons.
Ŝi laboras en pluraj teatroj, poste ŝi fondas ŝian propran filmkompanion (Lust Films), specialigita en la feminisma pornografio.
Ŝia libro Good Porn aperis en 2009 ĉe Seal Press. La libro Good Porn celas esti gvidilo dediĉita al virinoj kaj serĉas disrompi la pornografiajn kliŝojn permesante feminisman kaj nuntempan diskurson rilate al la temo.
Erika Lust proponas pornografian universon precipe dediĉitan al la virinoj koncentrante la scenarojn kaj la bildojn sur la ina plezuro. La korpoj surscenigitaj estas diversigitaj kaj iras foje kontraŭ la fizikaj idealoj kiujn oni retrovas en la konvencia pornografio.
Ŝia laboretiko esprimas sin ĉefe per la malakcepto engaĝi aktorinojn kaj aktorojn kiuj estas malpli ol 23-jaraj. Ŝia laborteamo estas kunmetita de plimulto de virinoj, inkluzive por la postenoj de la teknika realigo kaj tiuj kiuj postula decidigajn kaj artajn rolojn, inversa al la dominanta vira vidpunkto en la kutima pornografio.
Ŝi alkuraĝigas la uzon de kondomo laŭ la prioritatoj kaj la facileco de la geaktoroj kaj apogas la praktikon de sana kaj sekura sekseco, kiel menciita ankaŭ je la malfermo de ŝiaj filmoj kaj de ŝiaj kurtmetraĵoj.
The Porn Conversation (La porna konversacio) estas platformo elpensite en 2017 de Erika Lust kaj ŝia edzo Pablo Dobner kun la celo proponi al la gepatroj la eblon paroli pri pornografio kun iliaj infanoj kaj/aŭ iliaj adoleskantoj por informi tiujn pri la realo de la pornografia universo kaj gvidi ilin tiel al rigardo pli lumigita pri la vidaj reprezentadoj de seksumado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Erika Lust, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.