Erich Maria REMARQUE (naskiĝis la 22-an de junio 1898 en Osnabrück, mortis la 25-an de septembro 1970 en Locarno) estis germana verkisto.
Erich Maria Remarque | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana verkisto | |||||
Persona informo | |||||
Erich Maria Remarque | |||||
Naskonomo | Erich Paul Remark | ||||
Naskiĝo | 22-a de junio 1898 en Osnabrück, Germanio | ||||
Morto | 25-a de septembro 1970 en Locarno, Svislando | ||||
Tombo | Ronco sopra Ascona Cemetery vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Nacieco | Germana | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Usono vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Elfriede Scholz vd | ||||
Edz(in)o | Paulette Goddard • Ilse Jutta Zambona • Ilse Jutta Zambona vd | ||||
Amkunulo | Marlene Dietrich vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • dramaturgo • scenaristo vd | ||||
Laborkampo | romano vd | ||||
Aktiva en | Germanio • Svislando • Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1920–1970 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | "En okcidento nenio nova" (Im Westen nichts Neues) | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia origina nomo estis Erich Paul REMARK, ekde 1923 li nomis sin REMARQUE, ĉar lia familio devenis de francio. Li havis 18 jarojn, kiam li iris al la fronto kiel soldato. Post la Unua Mondmilito li vivtenis sin interalie kiel instruisto, komercisto kaj redaktoro.
En la jaro 1929 Remarque publikigis sian plej faman verkon "En okcidento nenio nova" (Im Westen nichts Neues), kiu el la perspektivo de 19-jara frontsoldato priskribis la tutan kruelecon de la Unua Mondmilito. La verko estis granda sukceso, estis vendita en rekordaj kvantoj. Ankaŭ en multaj aliaj landoj ĝi sukcesis. Entute tradukoj en 60 lingvoj aperis. Pluraj fortaj, efektaj kaj pensigaj verkoj sekvis. Ili en efika, emociiga lingva stilo realisme priskribis la tempon tuj post la milito (kaj la paradoksecon kaj cinismon de la socia "moralo" rilate tion) en Der Weg zurück (La vojo returne). Aliaj verkoj temas pri la jaroj postaj, ĉefe la nazitempaj jaroj, kaj duamilitatempaj, elvokante samtempe la malfacilegajn vivproblemojn estigitaj de tiaj teruraj okazintaĵoj: En Amu vian najbaron li priskribis la vivon de la germanaj fuĝintoj ekzilitaj (en scenoj kaj situoj, kiuj multflanke retroviĝas nuntempe je aliaj enmigrintoj el multaj landoj al Eŭropo), la travivaĵoj ĉe la orienta fronto kaj en germanaj urboj dum la bombadoj, travivaĵoj en koncentrejo.
En la jaro 1933 la nazioj malpermesis kaj bruligis liajn verkojn. Remarque ekde 1931 jam vivis en Svislando, poste li elmigris al Usono kaj fariĝis usonano. Li edziĝis al usona eksaktorino Paulette Goddard. En 1948 li revenis al Svislando, kie li mortis en Locarno. Liaj romanoj publikigitaj ĵus post la fino de la Dua Mondmilito estis malbone taksitaj en Germanio, ĉar germanoj ne estis pretaj akcepti la priskribon de tio, kio estis farata nazitempe, kune kun ĉia ties krueleco.
Liaj libroj estis tradukitaj en minimume 58 lingvojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Erich Maria Remarque, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.