La Energia industrio traktas la utiligon de energio por homa socio.
Energia sektoro alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri teknika uzo de energio en la socio. |
Energio laŭ tiu socia senco enhavas ĉiun energion kiun homoj uzas por vivteni la transvivadon, komforton kaj socian interagadon kiel komunikado aŭ vojaĝado. La disvolvo de novaj teknikoj permesas la uzon de pli da energio por la bonfarto de homoj, sed ankaŭ kreas ekologiajn problemojn. La tutmonda varmiĝo estas unu el ties tre gravaj ekzemploj.
En la nunaj industriaj socioj, la fokuso de la temo estas la energia industrio aŭ la energia sektoro de la ekonomio, do la sumo de ĉiuj industrioj implikitaj en la produktado kaj vendo de energio, inkluzive de ekstraktado, fabrikado, rafinado kaj distribuo de fuelo. Moderna socio konsumas grandajn kvantojn da fuelo, kaj la energia industrio estas decida parto de la infrastrukturo kaj prizorgado de socio en preskaŭ ĉiuj landoj.
Aparte, la energia industrio konsistas ĉefe el:
Krome estas pli tradiciaj vojoj pri havigo de energio, kiuj ne vere nomeblas industrio, ĉefe bazita sur la kolektado kaj distribuado de brulligno, kies uzo, por kuirado kaj hejtado, estas aparte ofta en pli malriĉaj landoj. Ekzemploj por tute naturaj uzoj de energio estas la uzo de vento kaj de falanta akvo rekte por moviĝo, ekzemple uzo de vento per ventmuelejoj, velboatoj aŭ veltabuloj, aŭ uzo de akvo respektive gravito en akvomuelejo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Energia industrio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.