Emil HERRMANN (naskiĝinta la 9-an de aprilo 1812 en Dresdeno, mortinta la 16-an de aprilo 1885 en Gotha) estis germana juristo.
Emil Herrmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1812 en Dresdeno |
Morto | 16-an de aprilo 1885 (73-jaraĝa) en Gotha |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Okupo | |
Okupo | juristo • politikisto • historiisto de kristanismo • universitata instruisto |
Herrmann habilitiĝis en 1834 en Lepsiko kaj iĝis en 1836 en Kiel eksterorda profesoro, en 1842 orda profesoro pri jurscienco. En 1847 li vokitis al Göttingen, en 1868 al Heidelberg. En 1872 oni elektis lin prezdanto de la evangelia supera eklezikonsilantaro en Berlino. En tiu ĉi funkcio li engaĝiĝis pri la faro de protestantisma eklezirenovigo kaj realigo de eklezikomunuma kaj sinoda priskriboj. Kontraŭ la batalemaj ortodoksuloj sameklezianaj, por kiuj liaj ideoj pri sinodoj estis tro liberala, li tamen ne sukcesis rezisti. En marto 1878 li demisiis.
El liaj skribitaĵoj menciindas jenaj:
Kune kun J. N. Falck, M. Tönsen kaj aliaj li eldonis: »Staats- und Erbrecht des Herzogtums Schleswig« (Hamburg 1846). Ene de »Corpus juris civilis« de la fratoj Kriegel li prilaboris la sekcion pri Codex Iustinianus.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 234-235, kio legeblas interrete tie ĉi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Emil Herrmann (juristo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.