Ekvo (Equus) estas genro de mamuloj el la ordo de neparhufuloj, kaj familio de ekvedoj, al kiu apartenas ĉevalo, azeno, zebro, kaj hemiono.
Ekvo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
diverseco de specioj. laŭhorloĝe (ek de la supra maldekstra angulo): Equus kiang, Prĵevalski-ĉevalo, Grevia zebro, Ĉevalo (Equus caballus), Hemiono, Stepa zebro, Azeno (Equus asinus) kaj Monta zebro | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
E. asinus - Azeno | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La plej malnovaj konataj ekvaj fosilioj estas el la frua eoceno el 54-milionoj da jaroj. Tiu specio, Hyracotherium (antaŭe konata kiel Eohippus), estis vulpeca animalo kies postaj pideoj havis po tri piedfingroj, kaj kies antaŭaj piedoj havis po kvar piedfingroj. Ĝi estis plantmanĝanto kiu manĝis molajn plantojn, kaj ĝi jam povis bone kuri. Pro la malsimpleco de ĝia cerbo, ĝi verŝajne estis vigla kaj inteligenta. Venintaj specioj havis malpli da piedfingroj, kaj havis dentojn kiu povis pli bone maĉi herbojn.
La aro grandiĝis dum la mioceno kiam pluraj specioj aperis. Tiam, ekvoj estis pli ĉevaleca, kun proksimuma korpformo de nunaj animaloj. Multo el tiuj specioj uzis preskaŭ nur la meza, tria piedfingro por stari, kaj la aliaj malgrandiĝis. La nuna genro Equus, ĉeestis en la frua plejstoceno, kaj rapide disiris tra la mondo.
Kelkaj specioj povas kruciĝi, kvankam la idoj ĉiam estas nefekundaj. La plej konataj estas mulo (el virazeno kaj ĉevalino) kaj hino (el virĉevalo kaj azenino).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ekvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.