La Eŭropa Meĥanismo de Stabileco (mallongigo EMS, angle European Stability Mechanism, france Mécanisme européen de stabilité, germane Europäischer Stabilitätsmechanismus, hispane Mecanismo Europeo de Estabilidad) estas projekto de la Eŭropa Unio por reguligi la pagojn por savi membroŝtatoj de la Eŭrozono en financa krizo, tiurilate iom simila al la Internacia Mon-Fonduso (IMF).
Ĝi estis destinita anstataŭi, ekde 2013, la instrumentojn kreitajn en la jaro 2010 por alfronti la ŝuldokrizon en la Eŭropa Unio - precipe la Tuteŭropan Financan Stabiligan Fonduson. Sian administran centron la institucio havas en Luksemburgo. Iom antaŭ la plano, ĝi fakte ekvalidis jam la 27-an de septembro 2012. Unua afergvida direktoro de la institucio iĝis la antaŭa ĉefa ekzekuta oficisto de la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso, Klaus Regling.
Eŭropa Meĥanismo de Stabileco | ||
---|---|---|
interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 2012 vd | |
Sidejo | Luksemburgo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭropa Meĥanismo de Stabileco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.