La Duŝana Kodo (en serba Душанов законик, Dušanov zakonik, konata historie kiel Закон благовјернаго цара Стефана) estas kompilaĵo de kelkaj leĝaj sistemoj kiuj estis validigitaj de Stefano Uroŝo la 4-a, Duŝano de Serbio en 1349.
Ĝi estis uzata en la Serbia Imperio kaj en la sukceda Serbia Despotato. Ĝi estas konsiderata frua konstitucio, aŭ proksime al tio; nome serio de leĝoj kiuj regulis ĉiajn aspektojn de la vivo.
Duŝana Kodo | |
---|---|
jura kodo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Stefan Duŝan |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝi estis la dua serba konstitucio, post la Nomokanono de Sankta Sava (Zakonopravilo). La Kodo estis bazita sur romi-bizanca juro. La laŭleĝa transplantado estas rimarkinda ĉe la apartaĵoj 171 kaj 172 el la Kodo de Dušan, kiu reguligis la juran sendependecon. Ili estis prenitaj de la bizanca Kodo Basilika (libro VII, 1, 16-17).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Duŝana Kodo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.