Dolgorukova Altebenaĵo

Dolgorukova altebenaĵo (foje nomata ankaŭ Subatkan-altebenaĵo, ruse Долгоруковская яйла, Субаткан-яйла, ukraine Долгоруковська яйла, Субаткан-яйла, krime-tatare Suv Batqan yayla) estas monta masivo (altebenaĵo), parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro.

La altebenaĵo estas formita de marmor-tipaj kalkoŝtonoj.

Dolgorukova altebenaĵo
Vidaĵo al la plej norda kaj malalta parto de la Dolgorukova altebenaĵo
Vidaĵo al la plej norda kaj malalta parto de la Dolgorukova altebenaĵo
landscape reserve • kresto • yayla
Alteco 1 023 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo , 34° 23′ O 44.86166666666734.387544° 52′ N, 34° 23′ O f4
Dolgorukova altebenaĵo (Krimeo)
Dolgorukova altebenaĵo (Krimeo)
DEC
Dolgorukova altebenaĵo
Dolgorukova altebenaĵo
Situo de Dolgorukova altebenaĵo
Dolgorukova altebenaĵo
Dolgorukova Altebenaĵo
vdr

La altoj de la altebenaĵo varias de 560 ĝis 1023 metroj (la pinto Buki) super la marnivelo. Norde ĝi iom post iom malaltiĝas kaj transformiĝas al valo inter la Ĉefa kaj Interna montoĉenoj de la Krimea montaro; sude ĝi iom post iom altiĝas, mallarĝiĝas kaj per relative mallarĝa montokresto Tirke-Jajla estas konektita al la norda parto de la Demerĝia altebenaĵo. Oriente ĝi estas apartigita disde la najbara Karabia altebenaĵo fare de la valo de la rivero Burulĉa. La okcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo estas relative abruptaj, ili formas la orientan limon de la Salgira valo.

La altebenaĵo estas kovrita plejparte de herbejoj kaj malalta arbustaro; ĝiaj deklivoj kovritas de foliarbaroj. En la norda parto de la altebenaĵo fluas negranda rivero Subotĥan. La historia krime-tatara nomo de la altebenaĵo venas de la nomo de tiu rivero. La moderna nomo venas de la familinomo de ter-posendantoj, al kiuj apartenis la terpecoj en la apuda Salgira valo.

Sur la altebenaĵo mem kaj sur ĝiaj deklivoj multas karstaj truoj kaj kavernoj (interalie, la fama Ruĝa kaverno troviĝas ĉe ĝiaj okcidentaj deklivoj).

La altebenaĵo ne estas loĝata; nur en ĝia plej norda parto troviĝas kelkaj etaj vilaĝoj, ripozejoj kaj arbaristaj dometoj. En la nord-okcidenta parto de la altebenaĵo troviĝas monumento al la partizanoj de la Granda patriota milito.

Eksteraj ligiloj


Tags:

Altebenaĵo (geografio)KalkoŝtonoKrime-tatara lingvoKrimea montaroRusa lingvoUkraina lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

KievoZdeněk MilerPi (nombro)OradeaSeksoSylvia SaintDistrikto Castelo Branco3-DekinoJoachim WankeSud-KoreioAlbiș (Buduslău)Esperanto-muzikoPornografioMojosaOkcidentoPermesilo de GNU por Liberaj DokumentojBéla SzokolayPugnokoitoKrispoSpringePluvioPierre Charles Maria van de VijverBurgo HoheneckenEgon SchmidtSovetoBilbejsDDTFrandzadoFonua lingvoArmena lingvoPristimantis gretathunbergaeBukareŝtoVikinovaĵojBarata muzeo (Kolkato)Tour de FemininTeroAcetatoWilhelm PieckcallgirlBihar (historia departemento)Virina seksa mutiladoNational Basketball AssociationHeřmaničkyĈina Akademio pri SciencojSârbi (Fărcașa)Digital rights managementErfurtoGazetoVikivortaro1-OktinoKleopatro la 1-aModerna norma arabaMezepokoArcaicam EsperantomMerkredoRapidresponda kodoZjablikovo (stacio de Moskva metroo)Intermama fendoKomerca registroBukakoTeknologio🡆 More