Municipo Smiltene: Distrikto en centra Latvio

La municipo Smiltene (latve Smiltenes novads) estas municipo en centra Latvio.

La municipo estis kreita en 2021 per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 3 iamaj pli malgrandaj municipoj (latve Smiltenes novads, Apes novads, Raunas novads). La centro de la municipo situas en Smiltene.

municipo Smiltene
(Smiltenes novads)
Distrikto
Municipo Smiltene: Historio, Geografio, Loĝantaro
Ape, Raganu klifoj
Municipo Smiltene: Historio, Geografio, Loĝantaro
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo A2 Rigo-Pskovo
 - Ŝoseo P18 Valmiera-Smiltene
 - Ŝoseo P27 Smiltene-Gulbene
 - Ŝoseo P39 Alūksne-Ape
Urboj Smiltene, Ape
Riveroj Gauja, Palsa, Vaidava, Abuls
Ĉefurbo Smiltene
Areo 1 801 km² (180 100 ha)
Loĝantaro 18 155 (2021)
Denseco 10,08 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-094
Municipo Smiltene: Historio, Geografio, Loĝantaro
Municipo Smiltene: Historio, Geografio, Loĝantaro
Municipo Smiltene: Historio, Geografio, Loĝantaro Vikimedia Komunejo: Smiltene Municipality
Retpaĝo: smiltene.lv

Ĝiaj najbaraj municipoj estas oriente municipo Alūksne, sude municipo Gulbene, okcidente municipo Cēsis, norde municipo Valmiera, municipo Valka kaj Estonia distrikto Valga kaj distrikto Võru.

Historio

En antikvaj tempoj, la regiono estis loĝita de miksaĵo de baltaj kaj finn-ugraj triboj, en la 10-a jarcento ili estis plejparte latgaloj kaj estonoj. Poste, la superrego de latgaloj komencis montriĝi. Komence de la 13-a jarcento, la plej granda parto de la teritorio de la distrikto estis subigita al latgala ŝtato Tālava sur la maldekstra bordo de rivero Gauja kaj al Atzele ŝtato sur la dekstra, ne ekzistis grandaj administraj centroj en la teritorio de la distrikto mem.

Post la Livonia konkero de la krucistoj, la sudo kaj okcidento de la regiono venis sub la kontrolon de la Arkidiocezo de Rigo, kaj la nordo kaj oriento sub la Livonian Ordenon. La kastelo de komandanto de la Ordeno estis en Gaujiena, la kasteloj de la episkopo en Smiltene kaj Rauna.

Kiel rezulto de la Livonia Milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando en 1566. Post longa milito, en 1629 Svedio konkeris la regionon.

Post la Granda Nordia Milito en 1721, la regiono venis sub la kontrolon de la Rusia Imperio kaj apartenis al la distrikto Valka de Vidzeme (Livonia) provinco. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko Latvio.

Geografio

La municipo havas varian terenon kaj partoj de ĝi apartenas al malsamaj fiziografiaj distriktoj. La montetaj altebenaĵoj estas en la sudo kaj malproksima oriento, la malaltebenaĵo estas ĉirkaŭ la rivero Gauja kaj en la nordo.

Geologie, plejparte en la municipo estas dominita per la sedimentoj de la supraj devoniaj, dum la norda parto estas dominita per la mezdevoniaj. Mineraloj: dolomito (Dārzciems, Dzeņi, Ape), argilo (Trapene), sablo kaj gruzo (Lorupe), torfo.

Averaĝa temperaturo: -7°C en januaro, +16,5°C en julio. Precipitaĵo 650-750 mm jare.

Riveroj

La municipo tute estas parto de la Gauja baseno. Gravaj riveroj - Gauja kaj ĝiaj alfluantoj:

  • Dekstra bordo - Melnupe kaj Vaidava (ambaŭ fluas en Mustjegi, la alfluanton de Gauja),
  • Maldekstra bordo - Vija, Vizla kun Palsa, Abuls, Vecpalsa kun Rauza, Rauna.

Lagoj

Ne estas grandaj lagoj en la distrikto, la pli grandaj estas lagoj Juveris (0,8 km²) kaj Lizdoles (0,5 km²).

Loĝantaro

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la municipo vivis 17 909 personoj sur areo de 1 801,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km².

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)
1. Smiltene Urbo 5397
2. Rauna Vilaĝo Raunas 1218
3. Ape Urbo 847
4. Palsmane Vilaĝo Palsmanes 560
5. Gaujiena Vilaĝo Gaujienas 501
6. Variņi Vilaĝo Variņu 401
7. Grundzāle Vilaĝo Grundzāles 366
8. Silva Vilaĝo Launkalnes 346
9. Trapene Vilaĝo Trapenes 344
10. Drusti Vilaĝo Drustu 264

Administraj unuoj

Urbo (pilsēta)

Smiltenes pilsēta, Apes pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)

Apes pagasts, Bilskas pagasts, Blomes pagasts, Brantu pagasts, Drustu pagasts, Gaujienas pagasts, Grundzāles pagasts, Launkalnes pagasts, Palsmanes pagasts, Raunas pagasts, Smiltenes pagasts, Trapenes pagasts, Variņu pagasts, Virešu pagasts.

Bildoj

Referencoj

Tags:

Municipo Smiltene HistorioMunicipo Smiltene GeografioMunicipo Smiltene LoĝantaroMunicipo Smiltene Administraj unuojMunicipo Smiltene BildojMunicipo Smiltene ReferencojMunicipo SmilteneLatva lingvoLatvioSmiltene

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Joe BidenVilla FarnesinaRespubliko Serba KrajinaIrpin9-a de oktobroIstván Kiss (algologo)Granda kormoranoBoeing 767Vladimir VisockijEsperantistoMaronitoj19051620-aj jarojAlbanioTed Hughes1978Kronvirusa malsano de 2019PurpuraBildliteraturoMa Ying-jeouOuluRomoSankta LuisoGnostikismoEvolucio (teorio)FolkloroHsinĉuHTMLSamseksemoĜenerala teorio de relativecoJo HaazenAlytus (subdistrikto)Franca lingvoĴe kun tremaoPanevėžys (subdistrikto)Ursula K. Le GuinNombro de Esperanto-parolantojAkvoJugoslavaj PartizanojStefano KellerVincent van GoghIntronoReĝlando IsraeloFutbalo1993NaturoIzoamila acetoacetatoBaidoaMadonnaRusioSvahila lingvoJosif StalinRudaminaOra Marbordo (Aŭstralio)Aŭstralio21 LutecoNombrila iteracioAgustín de IturbideK.E.P.MontereyGratifiko (mono)Los-AnĝelesoTTTSeksa fantasmoKajruanoPlurjara plantoInĝenieroTeatrejo de EpidaŭroKarlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)Chartres🡆 More