La distrikto > municipo Dienvidkurzeme (latve Dienvidkurzemes novads, Suda-Kuronia distrikto) estas distrikto en sudokcidenta Latvio.
La distrikto estis kreita en julio 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Liepāja (latve Liepājas rajons, 1962-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 8 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Aizputes novads, Grobiņas novads, Priekules novads, Nīcas novads, Durbes novads, Pāvilostas novads, Vaiņodes novads, Rucavas novads). La centro de la distrikto situas en Grobiņa urbo. La teritorio de la distrikto koincidas kun la teritorio de eksa distrikto Liepāja (1962–2009) kiu ekzistis antaŭ la antaŭa administra-teritoria reformo. En 2021 la parlamento decidis, ke en 2029 distrikto Dienvidkurzemes kuniĝos kun la urbo Liepāja.
municipo Dienvidkurzeme (Dienvidkurzemes novads) | |
municipo | |
Akvomuelejo en Aizpute | |
| |
Lando | Latvio |
---|---|
Historia regiono | Kuronio |
Ŝoseo | A9 Rigo-Liepāja |
- Ŝoseo | A11 Liepāja-Litovio |
- Ŝoseo | P112 Kuldīga-Liepāja |
Urboj | Grobiņa, Aizpute, Durbe, Pāvilosta, Priekule |
Riveroj | Bārta, Vārtāja, Tebra, Rīva |
Ĉefurbo | Grobiņa |
Plej alta punkto | Krievukalns |
- alteco | 184 m s. m. |
Plej malalta punkto | Balta Maro |
- alteco | 0 m s. m. |
Areo | 3 591 km² (359 100 ha) |
Loĝantaro | 33 364 (2021) |
Denseco | 9,29 loĝ./km² |
Estiĝo | 2021 |
Horzono | EET (UTC+2) |
- somera tempo | EEST (UTC+3) |
ISO 3166-2:LV | LV-112 |
| |
| |
Vikimedia Komunejo: South Kurzeme Municipality | |
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Kuldīga kaj distrikto Saldus, sude Litovio (distriktoj Telŝiao kaj Klaipėda), norde distrikto Ventspils, kaj okcidente Balta Maro kaj ŝtata urbo Liepāja.
Ekde la 2-a jarmilo a.K. prapatroj de la baltaj triboj vivis en la graflando, de la 1-a jarmilo a.K. - balta tribo kuronoj. Komence de la 13-a jarcento, la teritorio apartenis al la teroj de Bandava, Piemare kaj Duvzare. En la 13-a jarcento, multaj bataloj okazis en la distrikto inter la krucistoj, la kuronoj kaj la litovoj, inkluzive de la Batalo de Durbe en 1260. En 1253 la teritorio estis dividita inter la Livonia Ordeno kaj la diocezo de Kuronio. La paroĥo de Aizpute venis sub danan regon ekde 1559, sub Pollando ekde 1585, estis inkludita en la rekta administrado de la Reĝo de Pollando en Piltene Distrikto en 1617, kaj estis elaĉetita fare de duko Jakobo en 1656. Paroĥo Grobiņa 1560-1609. estis subigita al Prusio, la aliaj partoj estis inkluditaj en la establita Duklando Kuronio kaj Zemgalio en 1562 (paroĥo Grobiņa en 1650). En 1795, la Duklando estis integrigita en la Rusia Imperio.
La okcidenta kaj nordokcidenta parto de la distrikto situas en la Marborda Malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene). La Marborda malaltebenaĵo konsistas el du niveloj, la plej malsupra el kiuj estas ebenaĵo larĝa ĉirkaŭ 10 km ĉe la marbordo kun normala alteco de ĝis 5 m super marnivelo, kovrita per laguna argilo kaj mara sablo. Norde de Liepāja estas ŝtonaj morenaj sedimentoj en tiu ĉi zono, sude estas dunoj (monteto Pāļu 36 m, duno Ķupa 32 m). La plej alta nivelo, kiu estas kutime enlanden de la malsupra nivelo, sed en la ĉirkaŭaĵo de Pāvilosta atingas la marbordon, la kutima alteco estas 12–15 m super la marnivelo. Nivelo estis kreiti de la sablaj sedimentoj de la Balta Glacia Lago. La marborda malaltebenaĵo estas dominita per pinarbaroj. Du trionoj de la distrikto estas okupataj de la Okcidenta Kuronia altebenaĵo (latve Rietumkurzemes augstiene; la plej alta punkto - Krievukalns, 184 m super marnivelo). Ĝia okcidenta parto milde ondulas kun profundaj rivervaloj, situantaj je 25–70 m super marnivelo. La orienta parto estas monteta kun forta erozio, 60–180 m super la marnivelo. En la nordorienta parto de la distrikto, en la baseno Tebra, ondiĝanta ebenaĵo (45–55 m super la marnivelo).
Mineraloj: dolomito (Paplaka, Kapsēde), dolĉakva kalkoŝtono (Māliņi, Kazrauši, Vecvagari, Priekule), argilo (Rolava, Apriķi, Priekule), gruzo (Gramzda, Rīva), sablo (Pērkone, Bernāti), torfo (la plej grandaj torfejoj - Ķirbas purvs, Nidas purvs, Mēķes purvs). Grundoj - podzoligitaj, gazonkarbonataj kaj marĉaj. Amaraj sulfataj mineralfontoj kaj kuracŝlimo sur la suda bordo de Lago Liepāja.
La klimato ĉe la marbordo estas forte influita de la proksimeco de la Balta Maro. La averaĝa temperaturo en januaro estas −2 °C ĉe la marbordo - −4,4 °C en la orienta parto, en julio respektive 16,5 - 20,5 °C. Precipitaĵo 600 – 700 m jare. Arbaroj kovris 40% de la teritorio en 1981, marĉoj 4%.
Gravaj riveroj: Bārta, Vārtāja, Saka (kunfluejo de Tebra kaj Durbe), Rīva. La plej grandaj lagoj - Liepājas ezers (37,1 km²), Papes ezers (12 km²), Durbes ezers (6,7 km²), Tosmares ezers (4,1 km²).
Distrikto Dienvidkurzeme havas 33 364 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 9,2 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021) |
---|---|---|---|---|
1. | Aizpute | Urbo | - | 4241 |
2. | Grobiņa | Urbo | - | 3808 |
3. | Priekule | Urbo | - | 1954 |
4. | Vaiņode | Vilaĝo | Vaiņodes | 1563 |
5. | Nīca | Vilaĝo | Nīcas | 974 |
6. | Pāvilosta | Urbo | - | 906 |
7. | Kazdanga | Vilaĝo | Kazdangas | 537 |
8. | Durbe | Urbo | - | 526 |
9. | Rucava | Vilaĝo | Rucavas | 495 |
10. | Kapsēde | Vilaĝo | Medzes | 456 |
Aizputes pilsēta, Durbes pilsēta, Grobiņas pilsēta, Pāvilostas pilsēta, Priekules pilsēta.
Aizputes pagasts, Bārtas pagasts, Bunkas pagasts, Cīravas pagasts, Dunalkas pagasts, Dunikas pagasts, Durbes pagasts, Embūtes pagasts, Gaviezes pagasts, Gramzdas pagasts, Grobiņas pagasts, Kalētu pagasts, Kalvenes pagasts, Kazdangas pagasts, Lažas pagasts, Medzes pagasts, Nīcas pagasts, Otaņķu pagasts, Priekules pagasts, Rucavas pagasts, Sakas pagasts, Tadaiķu pagasts, Vaiņodes pagasts, Vecpils pagasts, Vērgales pagasts, Virgas pagasts.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Municipo Dienvidkurzeme, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.