La distrikto > municipo Ādaži (latve Ādažu novads) estas distrikto en centra Latvio.
Distrikto estis kreita post la administra-teritoria reformo de Latvio en 2021. Tiam komunumoj Ādaži kaj Carnikava estis kunfanditaj. Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Sigulda, oriente kaj sude distrikto Ropaži, sude-okcidente ŝtata urbo Rigo, norde distrikto Saulkrasti, kaj okcidente Golfo de Rigo de Balta Maro. La centro de la distrikto situas en Ādaži.
Distrikto Ādaži | ||
latve Ādažu novads | ||
Distrikto | ||
La buŝo de la Gauja | ||
| ||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | |
Ŝoseo | E67 Rigo-Talino | |
Rivero | Gauja | |
Ĉefurbo | Ādaži | |
Areo | 243 km² (24 300 ha) | |
Loĝantaro | 21 134 (2021) | |
Denseco | 86,97 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-011 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Ādažu novads | ||
Retpaĝo: adazi.lv | ||
La distrikto situas en Marbordaj malalteco (Piejūras zemiene).
Gravaj riveroj: Gauja, Langa, Lilaste, Gauja-Baltezers kanalo.
La plej grandaj lagoj: Lielais Baltezers (6 km²), Mazais Baltezers (2 km²), Lilastes ezers (1,9 km²), Dzirnezers (1,7 km²).
Granda parto de la teritorio estas okupita per la teritorio de Ādaži rubodeponejo (Ādažu poligons). La rubodeponejo okupitas 66,52 km² kaj 150 konstruaĵoj en nordoriento de Ādaži paroĥo, kaj estas en la posedo de la Ministerio pri Defendo. La rubodeponejo estas en unu el la plej grandaj armeaj bazoj en Baltio.
La plej signifaj protektitaj naturaj kaj historiaj objektoj: Marborda naturparko (Piejūras dabas parks), golfa plaĝo (19 km), iamaj sovetiaj armeaj konstruaĵoj.
Distrikto Ādaži havas 21 134 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 86,97 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Loĝantaro (2020) |
---|---|---|---|
1. | Ādaži | Vilaĝo* | 6796 |
2. | Carnikava | Vilaĝo | 4440 |
3. | Kadaga | Vilaĝo | 2195 |
4. | Baltezers | Vilaĝo | 1393 |
5. | Garciems | Vilaĝo | 1321 |
6. | Gauja | Vilaĝo | 1130 |
7. | Kalngale | Vilaĝo | 1019 |
8. | Stapriņi | Vilaĝo | 516 |
Ādažu pagasts kaj Carnikavas pagasts.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Municipo Ādaži, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.