Deutsche Bank AG estas laŭ bilancosumo kaj dungitonombro la plej granda banko de Germanujo (Germanio).
La entrepreno kun sidejo en Frankfurto ĉe Majno aktivas kiel universala banko kaj tenas gravajn filiojn en Londono, Novjorko, Singapuro kaj Sidnejo. Per merkatokvoto en 2008 de proksimume 21 elcentoj ĝi validas kiel plej granda devizonegocisto de la mondo. Pezocentro de la banko estas la investobankado per la eldono de akcioj, obligacioj kaj certifikaĵoj. La investosocieto DWS Investments, 100-elcenta filio de Deutsche Bank, tenis en 1999 merkatoporcion de pli ol 20 elcentoj en Germanujo. Je la privatklienta negoco en Germanujo ĝia merkatoporcio troviĝis en la jaro 2010 inkluzive Deutsche Postbank je proksimume 15 elcentoj.
Deutsche Bank | ||
---|---|---|
Deutsche Bank Aktiengesellschaft | ||
universala banko • publika kompanio • akcioborso vd | ||
Dum | 10-a de marto 1870 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Deutsche Unionbank | |
Jura formo | Aktiengesellschaft | |
Fondintoj | Ludwig Bamberger vd | |
Sidejo | Frankfurto ĉe Majno | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Christian Sewing | |
Dungitoj | 87 597 (stato: 31-a de decembro 2019) | |
ISIN-kodo | DE0005140008 | |
Posedata de | BlackRock • Capital Group Companies • Cerberus Capital Management vd | |
filiaj kompanioj | Deutsche Postbank • Deutsche Bank • Deutsche Bank Polska • Aktiengesellschaft für Vermögensverwertung • Deutsche Beamten-Zentralbank • Deutsche Bank Trust Company Americas vd | |
Posedataj kompanioj | 60 Wall Street • Deutsche Bank Building • Tesco • Berliner Bank • Deutsche Bank IBCF • WestendDou • 505 Montgomery Street • Abbey Life • UpGround • Deutsche Bank Polska • Deutsche Bank vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Deutsche Bank, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.