Der Spiegel (Esperante: La Spegulo) estas la plej konata semajna magazino de Germanio.
Oni forvendas el ĝi ĉ. 1,1 milionojn.
Der Spiegel | |||||
revuo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Speco | semajna politika magazino | ||||
Periodeco | semajna | ||||
| |||||
Redaktisto | ĉefredaktoro Stefan Aust | ||||
Establodato | 1947 | ||||
Fondinto(j) | Rudolf Augstein vd | ||||
ISSN | 0038-7452 | ||||
| |||||
Retejo | http://www.spiegel.de | ||||
| |||||
La unua eldono de la ĵurnalo Der Spiegel aperis la 4-an de januaro en 1947, sabate, en Hanovro kiel posteulo de la gazeto Diese Woche. La revuo sekvis similspecajn usonajn kaj britajn ekzemplojn de periodaĵoj.
La unua eldonisto kaj ĉefredaktoro estis Rudolf Augstein ekde la apero de la magazino en januaro 1947 ĝis sia morto en 2002. Li akiris la eldonistajn licencojn kaj eldonis la revuon en Hanovro. Ekde tiam, la ĉefredaktisto estas Stefan Aust.
La Spiegel-eldonejo havas la sidejon ekde 1952 en Hamburgo kaj eldonas ankaŭ la periodaĵon „Manager-Magazin“.
La magazino estis jam de la komenco pridisputata kaj iĝis gvidanta gazeto por multaj post la Spiegel-skandalo. Ekde tiam la gazeto akiris preskaŭ monopolan staton pri reklamoj. Post la apero de la konkurenta magazino Focus okazis ŝanĝiĝoj ĉe la revuo, sed tiuj ne influis la bazajn principojn. Focus estis intence kontraŭpoluso al Spiegel por kolekti la monon de la dekstruloj kaj influi ilin.
Ekde mezo de la 1990-aj jaroj, la ĉefredaktisto Stefan Aust kaj sub premo de la konkurantoj, la gazeto moviĝis al la novliberala direkto.
Spiegel Online estis fondita en 1994, ekde 2002 oni devas pagi por la malnovaj arĥivigitaj artikoloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Der Spiegel, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.