Laŭdifine, unu atommasa unuo (1 u) aŭ unuigita atommasa unuo (laŭ la CODATA, Committee on Data of the Interrnational Council for Science, de 2010) egalas al 1/12 de la maso de unu atomo de karbono-12.
1 u ≈ 1,660 538 86 x 10−27 kg |
La kemiisto John Dalton (1766 – 1844) unue proponis la mason de unu atomo de hidrogeno kiel la unuo de atoma maso (fruan 19-an jarcenton). Malfrue, Francis Aston (1877 – 1945), inventinto de la maso-spektrometro, uzis 1/16 de la maso de unu atomo de oksigeno-16 kiel sia unuo. Ekde 1961 la unuigita atommasa unuo estas akceptita i.a., de la Internacia Unio pri Teoria kaj Aplika Fiziko, kaj de la Internacia Unio pri Teoria kaj Aplika Kemio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Atommasa unuo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.