Dabo (cebue kaj tagale: Dabaw; hispane: Dávao) estas grava urbo de la Filipinoj.
Ĝi okupas la nordan parton de la provinco Suda Dabo, sed estas administre memstara.
Dabo | |||||
---|---|---|---|---|---|
tre urbanizita urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Love, Peace, and Progress (amo, paco kaj progreso) | |||||
Administrado | |||||
Lando | Filipinoj | ||||
Regiono | Daba Regiono | ||||
Provinco | Suda Dabo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 8000 | ||||
Telefonkodo | 82 | ||||
Retpaĝaro | www.davaocity.gov.ph | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Sara Duterte Carpio | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1,363,337 | ||||
Loĝdenso | 558 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 07°04′20″N 125°36′25″O / 7.07222°N, 125.60694°O 125°36′25″O / 7.07222°N, 125.60694°O | ||||
Alto | 22 m | ||||
Areo | 2.443,61 km² | ||||
Horzono | UTC+8 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Davao City [+] | |||||
Dabo estas la ĉefurbo de la filipina regiono Dabo kaj la fakta ĉefurbo de insulo Mindanao, kvankam tian titolon ĝi jure ne posedas. Panabo apartenas al urbaro de Dabo.
Kun areo de pli ol 2.400 km² ĝi estas la plej ampleksa urbo de la lando kaj unu el la plej ampleksaj de la mondo. Ĝi konsistas el 184 kvartaloj (baranggay). 40 el ili ne havas propran nomon, sed nur numeron (de 1 al 40).
La lingvo precipe uzata estas la cebua, en kiu la urbo nomiĝas Dakbayan sa Dabaw. Oni uzas ankaŭ la tagalogan, la anglan kaj aliajn filipinajn lingvojn. La miksa lingvaĵo foje uzata, kiam parolantoj de la cebua kaj de la tagaloga interkomunikas, estas nomata bisalog ("bis" referencas al la familio de la bisajaj aŭ visajaj lingvoj).
Dabo oficiale havas ok ĝemelecojn kun aliaj urboj kaj unu urban amikecon. La ĝemelaj urboj estas:
Urba amikeco ekzistas inter Dabo kaj Uijeongbu en Suda Koreio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dabo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.