D(avid) H(erbert) LAWRENCE (naskiĝis la 11-an de septembro 1885 en Eastwood, Nottinghamshire, mortis la 2-an de marto 1930 en Vence apud Nico, Francio) estis angla verkisto.
D. H. Lawrence | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
David Herbert Lawrence | |||||
Naskonomo | David Herbert Richards Lawrence | ||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1885 en Eastwood, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | ||||
Morto | 2-an de marto 1930 (44-jaraĝa) en Vence, Tria Respubliko de Francio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Tombo | D. H. Lawrence Ranch vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Nottingham • Nottingham High School • Universitato de Londono vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Arthur John Lawrence vd | ||||
Gefratoj | Lettice Ada Clarke vd | ||||
Edz(in)o | Frieda von Richthofen vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Lawrence H. Davison vd | ||||
Okupo | dramaturgo • tradukisto • verkisto • poeto • romanisto • pentristo • scenaristo • literaturkritikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1907– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sons and Lovers ❦ The Rainbow ❦ Women in Love ❦ Lady Chatterley's Lover vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La filo de instruistino kaj ministo laboris dum tri jaroj kiel instruisto, ĝis kiam en la jaro 1911 lia unua romano aperis kaj li decidis dediĉi sin plene al la verkado. Dum du jaroj li vivis en Germanio, kie li edziĝis, poste li vojaĝis i.a. al Italio, Aŭstralio, Usono kaj Francio.
Influite de Sigmund Freud D. H. Lawrence en siaj verkoj kritikis la civilizacion, kiu detruas ĉian naturan sensualecon de la homoj. Lia malferma priskribo de seksaj interrilatoj elvokis ĉe kritikistoj riproĉojn pri pornografio. La romano Lady Chatterley’s Lover, verkita en la jaro 1928, nur 30 jarojn poste povis aperi plentekste.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article D. H. Lawrence, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.