Cristina PERI ROSSI (Montevideo, 12an de novembro 1941) estas urugvaja verkisto, instruisto de literaturo, tradukisto kaj ĵurnalisto.
Ŝi ekziliĝis en Hispanio post la milita diktaturo kiu okazis kun la puĉo de 1972 en Urugvajo kaj nun havas duoblan ŝtatanecon urugvaja/hispana.
Cristina Peri Rossi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Cristina Peri Rossi | ||||
Naskiĝo | 12-an de novembro 1941 (82-jaraĝa) en Montevideo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Urugvajo • Hispanio vd | ||||
Alma mater | Instituto de Profesores Artigas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto • poeto • tradukisto • romanisto • verkisto • ĵurnalisto • aktivulo vd | ||||
Laborkampo | poezio vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Peri Rossi gajnis la Premion Miguel de Cervantes en 2021, la plej prestiĝan literaturan premion en la hispanlingva mondo.
Rossi naskiĝis en Montevideo, urbo kie ŝi vivis ĝis 1972, kiam la militistoj prenis la povon kaj la registaron de Urugvajo. Post sia forpelo el la Universitato de la Respubliko, kie ŝi instruis komparan literaturon, kaj post kiam multaj el ŝiaj verkoj estis detruitaj kaj malpermesitaj de la urugvaja diktatoreca reĝimo, Rossi establis sin en Barcelono kaj, de tie, ŝi skribis malmolajn artikolojn kontraŭ la diktaturo de sia lando. Tamen, ŝiaj polemikaj akuzoj kaj ŝia maldekstrema sinteno kaŭzis al ŝi malamikojn kiuj apogis la fankisman reĝimon, kaj en 1974 ŝi ekziliĝis en Parizo, kie ŝi restis ĝis la fino de la diktaturo en Hispanio.
Post sia reveno en Barcelono, ŝi akiris la hispanan ŝtatanecon kaj komencis skribi eseojn kaj artikolojn favorajn al la homaj rajtoj kaj en defendo de la feminismo kaj la respekto al la samseksemo. Multaj el ŝiaj artikoloj aperis en hispanaj kaj alinaciaj ĵurnaloj, inter ili: El País, La Vanguardia, El Mundo, El Periódico de Barcelona, kaj tiel plu.
Kiel verkistino, Rossi esploris multajn genrojn (poezio, eseo, rakonto, romano) kaj ŝiaj verkoj estis tradukitaj al dek kvar malsamaj lingvoj.
En la jaro 2021 Cristina Peri Rossi ricevis la Premion Miguel de Cervantes pro sia "konstanta ekzercado de esplorado kaj de kritiko, sen eskapi la valoron de la vorto kiel esprimo de kompromiso en ŝlosilaj temoj de la nuntempa konversacio kiel la kondiĉo de la virino kaj la sekseco".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cristina Peri Rossi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.