En genetiko, la cistrono estas malnova difino de la koncepto de la geno, bazita sur la respondo al la cis-trans-testo.
La cis-trans-testo estas operacia difino de la grando de la geno. Supozu, ke mutacio ĉe kromosoma loko x kaŭzas recesivan fenotipon en duploida organismo, kaj ke mutacio ĉe alia kromosoma loko y kaŭzas la saman recesivan fenotipon. Se organismo, kiu heredis kaj la mutacion ĉe x en unu kromosomo kaj la mutacion ĉe y en la alia kromosomo en la paro, montras la recesivan fenotipon, do laŭ la cis-trans-testo, la lokoj x kaj y apartenas al la sama cistrono. La cistrono estas la grupo de kromosomaj lokoj, kiuj apartenas kune laŭ la cis-trans-testo.
Regiono de DNA (ekz. operono), kiu enhavas pli ol unu cistronon, nomiĝas plurcistrona.
La termino cistrono estis inventita de la Usona sciencisto Seymour Benzer en 1957. La nomo estas mallongigo de cis-trans-testa regiono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cistrono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.