Cisterno

Cisterno (de latina cisterna < cista, korbo) estas (ofte) subtera baseno por kolekti akvon.

Cisterno
Cisterno en la eksa portugala fortikaĵo El Jadida en Maroko.
Cisterno
Repreni la akvon el malgranda cisterno.

Laŭ Francisko Azorín Cisterno estas Ujo, ofte masonita subtere, por rezervi akvon, aŭ nafton, petroleon, k.c. Kaj li indikas etimologion el greka kiste (ujo) kaj de tie la latina cisterna el ciste (kesto, ujo).

Priskribo

Cisternoj estas tutmonde uzataj, precipe ĉe lokoj, kie ne ekzistas regula provizo de akvo aŭ la alfluo de akvo estas malregula. Se ne estas natura akvofluo (fonto, rivero, lago) oni kolektas pluvakvon aŭ alportas la akvon per tuboj aŭ veturiloj.

Modernaj cisternoj por unuopaj domoj kutime konsistas el plasto. Por pli grandaj cisternoj por fabrikoj, vilaĝoj aŭ eĉ urboj oni preferas betonon kaj maldikan kovrilon el alia materialo.

La posta apliko de la kolektita akvo difinas la konstrumetodon kaj la operadon de la cisterno.

Se la akvo estas por trinki, oni devas plej strikte eviti malpuraĵojn, kiuj povas malfavore influi la guston aŭ la mikrobiologian kvaliton. Ofte la akvo estas utiligata por akvumi plantojn.

Cisterno 
Cisterno

Fortikaĵoj

Fortikaĵoj, ekzemple dum la eŭropa mezepoko, multe dependis de trinkebla akvo, kiu estis pli grava problemo ol nutraĵo. Se la fortikaĵo, kiu foje troviĝis sur alta monto, ne havis fonton, oni dependis de kolektita pluvakvo. Pro la grava rolo da la akvo por la defendokapablo oni trovas grandajn cisternojn en fortikaĵoj.

Cisterno kiel ujo por aliaj substancoj

Cisterno povas ankaŭ esti rezervujo por la transporto aŭ la konservado de likvoj (vino, oleo, benzino ktp.). Pro tio oni parolas pri cisternovagono, cisternoŝipo aŭ cisternokamiono.

Eksteraj ligiloj

Notoj

Tags:

Cisterno PriskriboCisterno FortikaĵojCisterno kiel ujo por aliaj substancojCisterno Eksteraj ligilojCisterno NotojCisternoLatina

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

KeltojMilena VelbaKompton-efikoListo de fervojaj stacioj en SvislandoIslamoLCifereca analitikoFranca revolucio de 1789Wim de BieEsperanto‑VikipedioUnuiĝintaj NaciojMarie-AntoinetteBiasca (stacidomo)Japana lingvoUrboSalvadoroMontreux VDJapana nomo de eraoGilgitApollo 11Revolucioj de 1989PubMedBerchtesgaden9-a de septembroGoogleMeksikoElemento de grupo 11Edge of TomorrowWSemsales (stacidomo)TajlandoRudolf RößlerEvaInternacia Parko la AmistadLoĝdensoInternacia fonetika alfabetoStar Trek (2009)KaraĉioBirki-Veliki (stacidomo)Sara (muzikgrupo)Viborga golfoFosilio9Tragedio de ĈurapĉaItala lingvoIndiana flutoGeografia koordinatsistemoAsteroidoVenecia respublikoBelorusioArgentinoSeattle SoundersEpoko de malkovrojFeroAnglosaksa lingvoLeslie MandokiCifereca objekta identigiloAtenoKosmoteleskopo HubbleJohannes VirolainenVetludoY7505Socia movado (partio)UnuĉeluloLotoRiismoProgramaroJapanioAndoro🡆 More