Carl Theodor DREYER (Dana prononco: ; 3a de Februaro 1889 – 20a de Marto 1968), ofte konata kiel Carl Th.
Dreyer, estis dana kin-reĝisoro, kiu konsiderata de multaj kritikistoj kaj kinistoj kiel unu el la plej grandaj reĝisoroj en la historio de kinarto .
Carl Theodor Dreyer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1889 en Kopenhago |
Morto | 20-an de marto 1968 (79-jaraĝa) en Kopenhago, Danio |
Mortokialo | pneŭmonito |
Lingvoj | dana |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmmuntisto • reĝisoro |
TTT | |
Retejo | https://www.carlthdreyer.dk |
Liaj filmoj famis pro sia emocia aŭstereco kaj malrapida, stateca irado. Oftaj temoj kiujn liaj filmoj esploras estas malegala luktado de virinoj kaj de senkulpuloj kontraŭ la subpremado fare de maskloj kaj socia maltoleremo, la malhaveblo de fato kaj morto, kaj la povo de malbono en la surtera vivo.
Lia filmo de 1928 nome "La Passion de Jeanne d'Arc" estas konsiderata unu el la plej grandaj filmoj el ĉiu epoko, fame pro sia kin-foto kaj uzado de detaloj. Ĝi ofte aperas en la listoj de Sight & Sound por la plej grandaj filmoj iam faritaj, kaj en sondenketo de 2012 ĝi estis voĉdonita kiel la 9a plej bonkvalita filmo iam farita fare de kinkritikistoj kaj la 37a fare de kinreĝisoroj. Aliaj plej bonkvalitaj filmoj liaj estas "Mikaël" (1924) "Vampyr – Der Traum des Allan Gray" (1932), "Vredens dag" (1943), "Ordet" (1955), kaj "Gertrud" (1964).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Carl Theodor Dreyer, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.