CACI International, Inc.
La entrepreno estis fondita en 1962 kiel California Analysis Center, Inc., alinomita en 1967 al Consolidated Analysis Centers, Inc. kaj en 1973 al CACI, Inc.. Ĝi portas la nunan nomon ekde 1985.
CACI | ||
---|---|---|
CACI International Inc. | ||
entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 17-a de julio 1962 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Delaware corporation | |
Fondintoj | Harry Markowitz vd | |
Sidejo | Arlington | |
Lando | Usono | |
Dungitoj | 20 000 (stato: 2018) | |
ISIN-kodo | US1271903049 | |
Posedataj kompanioj | TechniGraphics, Inc. vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
CACI International, Inc. estis fondita fare de Herb Karr kaj Harry M. Markowitz, por surmerkatigi la simuladan programlingvon SIMSCRIPT. La entrepreno estas dividita je du branĉoj: CACI Federal, estas memstara en Usono, dum CACI, Ltd. agadas en Britio. La ĉefaj komercaj branĉoj estas:
Kritikantoj de CACI nomas la entreprenon kiel „Colonels and Captains, Inc.“ aŭ „Captains and Commanders, Inc.“. Per tio oni volas aludi je ofta ŝanĝo de altrangaj militistoj al la entrepreno. Kunlaboranto de CACI estis menciita en 2004 en sciigo pri turmentoj en la iraka prizono Abu-Ghraib, sed pli poste iĝis senŝarĝita kiel ne-partoprenanto. En majo de 2008, irakanoj plendis CACI International, CACI Premier Technology kaj pluan privatan militistan entreprenon (L-3 Communications Holdings, Inc.), ĉar ili permesis al siaj dungitoj fizike kaj psiĥe turmenti inter septembro de 2003 kaj julio de 2004 en prizono de Abu Ghraib.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article CACI, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.