Burns Supper (Vespermanĝo por Burns) estas en Skotlando nacia festo honore al la poeto Robert Burns.
La dato estas lia naskiĝtago, la 25-a de januaro, kaj la festo estas celebrata ĉie en la mondo, kie vivas skotdevenaj grupoj, nome en Kanado, Aŭstralio kaj Usono
La menuo konsistas tradicie el supo Haggis kun napoj (neeps) kaj terpomoj (tatties) kaj kiel deserto "Trifle". Almenaŭ dum la alparoloj oni trinkas viskion. La formala parto de la vespero obeas certan riton: La Haggis estis prezentata sur arĝenta plado kaj solene – akompanate de sakŝalmo-ludanto – portata al la tablo de la preleganto (kutime la domestro aŭ al ĉefo de la restoracio). Li deklamas la poemon "The Address to the Haggis" de Robert Burns. Dum la vortoj "cut you up wi’ ready slight" (ni tranĉas vin kun simpla lerteco) li tranĉas kaj enhavo de la Haggis fluas tra la plado.
Post la manĝo estas paroladoj en rita sinsekvo. La Immortal Memory estas memoriga parolo pri Robert Burns kun honorado de certaj poemoj kaj kun rilatoj al la aktuala politiko kaj la moroj en la lando. La "Toast to the Lassies" (tosto al la virinoj) permesas moki virinojn, se oni poste honoras ilin. Respondas virino en same moka maniero "Toast to the Laddies" (tosto al la viroj). Oni deklamas poemojn kaj kantas laŭ tekstoj de Burns.
Inter la rete legeblaj verkoj Arkivigite je 2009-09-19 per la retarkivo Wayback Machine de Burns mankas la centraj poemoj por Burns supper. Troviĝas tie nur traduko de Auld Lang Syne Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine, tradicie kantata je la fino.
La skotaj receptoj estas multe pli bongustaj ol oni povas imagi laŭ la konciza priskribo.
Altnivela skota kuirarto troviĝas sur la paĝoj de Masterchef Willie Pike
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Burns Supper, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.