Hagiso: Skota plado

Hagiso (angle haggis) estas tradicia skota manĝaĵo.

Oni eĉ diras, ke ĝi estas "La nacia plado" kaj ĉiukaze estas la neevitebla centro de Burns Supper. La ingrediencoj de hagiso ne estas tiom allogaj. Ĝi konsistas ĉefe de visceraĵoj de ŝafo, nome de pulmo, koro, hepato kaj stomako, kuirita kun faruno de aveno kaj spicoj.

Hagiso: Kulturo, Recepto, Vegetara versio
Hagiso
Hagiso: Kulturo, Recepto, Vegetara versio
Hagiso kun napoj (neeps) kaj terpomoj (tatties)

Kulturo

Hagiso atingis literaturan prestiĝon pro la poemo Alparolo al la Hagiso (Address to a Haggis) de la skota nacia poeto Robert Burns. La deklamado de ĉi tiu poemo estas centra parto de la ceremonio dum Burns Supper ĉiujare dum la naskiĝtago de Burns, la 25-an de januaro, kaj celebrata en la tuta mondo.

Recepto

La hejma produktado de hagiso nuntempe estas relative komplika, ĉar la ingrediencoj (ŝafaĵoj) ne estas facile atingeblaj. Tial oni kutime aĉetas la pretan produkton kaj varmigas ĝin en bolanta akvo. Fonto por tradicia recepto: Scotisch Crafts Arkivigite je 2009-02-05 per la retarkivo Wayback Machine

Vegetara versio

Fonto: The Vegetarian Society of the United Kingdom Arkivigite je 2010-01-05 per la retarkivo Wayback Machine

Fritu la cepon en la oleo kaj aldonu karotojn kaj fungojn. Aldonu la lentojn kaj 2/3 de la buljono. Miksu la restaĵon de la buljono kun la fazeoloj, miksu kun la restantaj ingrediencoj kaj aldonu. Lasu kuiri dum 10-20 minutoj. Aldonu la avenan farunon kaj lasu kuiri 10 - 20 minutojn. Aldonu akvon laŭ bezono. Finfine metu en bakpleton kaj baku en forno (190 °C) dum 30 minutoj. Surtabligu kun terpomoj.

Kompareblaj manĝaĵoj aliloke

Hagiso apartenas al la receptoj, kiuj uzas laŭeble la plej grandan parton de buĉita besto (hepato, koro, eĉ sango). Kontraste al kolbaso estas aldonata iu speco de greno.

  • Pölsa estas tradicia sveda manĝaĵo. La ĉefaj ingrediencoj estas bova viando, hepato, koro, cepo, kaj hordeo spicita per pipro kaj majorano. Servita kun terpomoj kaj ruĝaj betoj, foje kun fritia ovo.
  • Scrapple (Pennsylvania Dutch) estas tradicia manĝaĵo, kiu konsistas el tiuj viandaj partoj de porko, kiuj ne estas uzeblaj alimaniere, kun faruno de maizo kaj foje fagopiro. Similas al Pon, en kiu estas uzata nur la buljono de la viando-restaĵoj. Oni fritas la tranĉaĵojn.
  • Grützwurst en Germanio
  • Buchada en Brazilo. Tre simila, sed oni uzas kasavon anstataŭ avenaĵo.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Hagiso KulturoHagiso ReceptoHagiso Vegetara versioHagiso Kompareblaj manĝaĵoj alilokeHagiso Eksteraj ligilojHagisoAvenoBurns SupperHepatoKoroPulmoStomakoVisceroŜafo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Internacia Junulara KongresoȘirlăuFresno de la RiberaOkcidenta arbutoVulvoZbigniew MikołejkoInterretoSirioVikifontaroAzumanga DaioMalvola orgasmoKleopatro la 1-aRabindranath TagoreVivciklo de programareldonoPopidoTerotagoBogdandTridekjara MilitoRoterdamoAgreste AlagoanoMia najbaro TotoroPasporto al la tuta mondoRublovo-Arĥangelskoje (Rublovo-A. linio)Enciklopedio de Esperanto - MallongigojAkvoSi Phan DonUrsula K. Le GuinLlafrancPornografioFamilio (biologio)Rusa lingvoErika LustPollandoBaltiaj Esperanto-TagojUsona departemento pri laboroAlain ColasCarl Ludwig NietzscheUTF-8PakistanoBirdumo2024Merrill LynchTemplo de KopenhagoErotikaj helpilojArmeo de la Respubliko de ĈinioVikimedia KomunejoKlimatoGeografioHamasoIP-adresoGranda Ursino (konstelacio)Latina lingvoBruna fazeoloKazaĥioMadagaskaroVaginoMedicinoMaría SumireDair az-ZaŭrSud-KoreioTuř30-a de martoHestiaMidzadoArtefarita vaginoMarko PoloTeknologioUniversala Kongreso de Esperanto🡆 More