Braveheart

Braveheart (Bravkoro en la angla) estas usona filmo, kiu aperis en 1995.

Dua filmkreaĵo de Mel Gibson, ĝi rakontas la vivon de William « Braveheart » Wallace, skota heroo, kiu naskiĝis fine de la 13-a jarcento kaj batalis kontraŭ la angloj, celante la sendependecon de sia propra lando: Skotio. Kvankam la filmo estis kritikata pro siaj multaj nehistoriaj faktoj (vidu malsupre), ĝi ankaŭ estis aklamata kiel frapa kaj kortuŝa epopeo kaj himno pri libereco.

Bravkoro
filmo
Originala titolo Braveheart
Produktadlando Usono
Originala lingvo Skota anglo, Franca
Kina aperdato 4-a de Oktobro 1995
Daŭro 2h45
Ĝenro Historio
Kameraado John Toll
Buĝeto 53.000.000 $
Reĝisoro(j) Mel Gibson
Produktisto(j) Bruce DAVEY, Mel Gibson, Alan LADD Jr.
Scenaro Randall WALLACE
Laŭ la verko de Laŭ veraj faktoj
Filmita en ???
Loko de rakonto Skotlando
Muziko de James HORNER
Rolantoj Mel Gibson • Sophie Marceau • Brendan Gleeson • Patrick McGoohan • Angus Macfadyen • James Cosmo • David O'Hara • Ian Bannen • Tommy Flanagan • Brian Cox • Alun Armstrong • Michael Byrne • Peter Mullan • Donal Gibson • Catherine McCormack • Gerard McSorley • John Kavanagh • Rupert Vansittart • Sean Lawlor • Peter Hanly • Seán McGinley • David Gant • Stephen Billington • Malcolm Tierney • Bernard Horsfall • Richard Leaf • Tam White • Jimmy Chisholm • James Robinson • Mhairi Calvey • Jeanne Marine • Sandy Nelson • Ralph Riach • Dean Lopata • Robert Paterson • Julie Austin • Alex Norton • John Murtagh • Daniel Coll • Niall O'Brien • Liam Carney • Bill Murdoch • Mal Whyte • Paul Tucker
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ???
Produktinta firmao 20th Century Fox (Usono), Icon Entertainment (Usono), Paramount Pictures (Usono)
Distribuo ???
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Akademia Premio por la Plej Bonaj Ŝminkado kaj Frizado • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
Braveheart
Braveheart
vdr

Ĉefroloj

  • Mel Gibson - William Wallace [Vilhelmo Ŭallas]
  • Sophie Marceau - Princino Izabella
  • Patrick McGOOHAN - Reĝo Edward alinome Longshanks
  • Catherine McCORMACK - Murron MacClannough
  • Angus MacFadyen - Robert the Bruce
  • Brendan Gleeson - Hamish Campbell
  • Ian Bannen - Lepra patro de Robert the Bruce
  • Alun Armstrong - Mornay
  • Michael Byrne - Smythe
  • Liam Carney - Sean
  • Bernard Horsfall - Balliol
  • Phil Kelly - Farmulo
  • Sean McGinley - MacClannough
  • Gerda Stevenson - Patrino MacClannough
  • Tam White - MacGregor
  • Joe Savino - Murdistestro
  • Ralph Riach - Pastro n-ro 1
  • David O'Hara - Stephen
  • Niall O'Brien - Angla ĝeneralo n-ro 2
  • Alex Norton - Edziĝintina patro
  • Martin Murphy - Lord Talmadge
  • Peter Mullan - Veteran
  • Barry McGovern - Reĝa konsilisto n-ro 2
  • Tommy Flanagan - Morrison
  • Julie Austin - Mrs Morrison
  • James Robinson - Juna William Wallace
  • Mhairi Calvey - Juna Murron MacClannough
  • Donal Gibson - Stewart
  • Rupert Vansittart - Sinjoro Bottoms
  • Alan Tall - Elder Stewart
  • Robert Paterson - Pastro n-ro 2
  • John Murtagh - Lochlan
  • Gerard McSorley - Cheltham
  • Jeanne Marine - Nicolette
  • Sean Lawlor - Malcolm Wallace
  • Sandy Nelson - John Wallace
  • Malcolm Tierney - Juĝisto
  • James Cosmo - Campbell
  • David McKay - Juna soldato
  • Brian Cox - Argyle Wallace
  • Mal Whyte - Prizonisto
  • Jimmy Keogh - Drinkulo n-ro 2
  • John Kavanagh - Craig
  • Peter Hanly - Edward, Kimria princo
  • Martin Dempsey - Drinkulo n-ro 1
  • Martin Dunne - Sinjoro Dolecroft
  • David Gant - Ekzekutisto

Komenco

Ni tempas en 1280. La angla reĝo, Edward la 1-a, depostulas la skotajn terojn tiam senestrajn. Sed la skotaj nobeloj tion kontraŭas. Pro tio, la angla reĝo proponas renkonton por palavri kaj akordigi la du flankojn. Sed estis nur kaptilo. Ĉiuj el ili estis pendumitaj. Alveninte tro malfrue, Malcolm Wallace kaj lia filo, William, hororiĝas je tiu vidaĉo. Li tuj kunigas kelkajn el siaj sampatrianoj kaj foriras, sub la okuloj de sia filo, por ekataki la anglojn. La postan matenon, kiam la eta William ekvidas personarojn reveni kun difektitaj vizaĝoj kaj du kadavroj, li tuj komprenas, ke neniam plu li aŭdos sian patran voĉon. Post la enterigo, knabineto nomiĝanta Murron, al li enmanigas kardofloron, emblemon de ilia propra patrio. Kelkajn jardekojn poste, Skotio restas grava problemo por la maljuna reĝo Edward, kiu estas edzigonta sian filon, Edward-on la 2-an, kun la princino Izabella, kies patro estas la franca reĝo, Philippe le Bel. Izabella bone konscias, ke ŝia edziĝo estas nur por servi al la reĝaj interesoj. Sed ŝi baldaŭ naŭziĝas pri la rimedoj de sia bopatro : Por "dresi" la skotojn, li decidas reaktualigi malnovan kutimon: Latine la jus primæ noctis aŭ la sinjoran rajton malvirgigi ĉiujn nov-edzinojn sur sia grundo...

Violentaĵoj

La filmo enhavas violentajn batalojn kaj krudajn scenojn, kvankam estis ja realaĵoj dum tiu periodo.

Historia ĝusteco

Braveheart estas fikcia verko inspirita de realaj historiaj eventoj. Tamen, pro la preciza kaj granda laboro pri kostumoj, ŝminkoj kaj specialaj efektoj, la publiko povus erare supozi, ke la produktado estas historie ĝusta.

  • Braveheart-a rakonto raportas amindumon inter William Wallace kaj Izabella de Francio. La filma skemo asertas, ke Izabella gravedis, kiam Vallas mortis; sed fakte, Izabella estis tiam nur knabino vivanta en Francio, kaj en sia tuta vivo ŝi neniam renkontis Wallace. Krome, ŝi neniam fariĝis Kimria princino.
  • Gibson estis kritikata pro sia versio de la estonta edzo de Izabella. Eĉ se kelkaj historiistoj akordas, ke Edward estis samseksemulo, multaj plendis, ke la filmo prezentis senvalorajn stereotipojn pri Edward.
  • La batalo de Stirling Bridge (La ponto Stirling), la unua bataleto en la filmo, estis filmita sen ponto. La vera konflikto ŝajnas esti pli kvazaŭa embusko kontraŭ angloj, kiam ili provis transiri la riveron. La filmo ankaŭ ne rilatas pri la amikeco inter Wallace kaj Andrew de Moray, kvankam ili estis bonaj amikoj kaj Moraj ludis gravan rolon en la batalo.

Kelkaj frazoj

« La problemo en Skotio estas, ke svarmas skotoj » Longshanks

« Ili povas forpreni niajn vivojn, sed ili neniam forprenos nian liberecon » William Wallace

« Ĉiuj homoj mortas, sed ne ĉiuj homoj vere vivas » William Wallace

Eksteraj ligiloj

Tags:

Braveheart ĈefrolojBraveheart KomencoBraveheart ViolentaĵojBraveheart Historia ĝustecoBraveheart Kelkaj frazojBraveheart Eksteraj ligilojBraveheart13-a jarcento1995Mel GibsonSkotioSkotlando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Otomana Imperio7-a de septembroJuliana kalendaroMarie-AntoinetteFeroQBrita imperioHomoListo de homaraj heredaĵoj en PanamoGeragera Booth RakontoProteinoBudhismoListo de verkistinojPermesiloSekundoRudolf RößlerWi-Fi26-a de septembroNowon-gu7HispanioLiane de PougyBestisma Partio kun la MedioSatanoKonstruestroArmenioKapitaloFosfita acidoAristoteloAnalogioJordi WildSandviĉo (seksumado)12-a de septembroHMontreux-Berna Oberlanda-FervojoIris MurdochHispana lingvoDua mondmilitoISBNKolaĝoÄgidius Jais1916Spider-Man30-a de septembroVOrganizo de mondheredaĵaj urboj13-a de septembroNova Egipta ImperioKrimea militoGriza papago2003KrimeoMasturbadoDagbania lingvoManuel de PedroloSuper Mario 64VatikanoPartio (politiko)Disigo de povojKompleta transmisioA Night at the OperaManiĥeo202319731985Bjørnstjerne BjørnsonMoskvoMiyoshi EtsuoHeredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)BiologioManĝaĵoPlayStation 2Itala lingvoVoksigno24-a de septembroĈefurbo🡆 More