La Bolŝoj-baleto estas internacie fama kompanio de klasika baleto kun sidejo en la Bolŝoj-Teatro en Moskvo, Rusio.
Fondita en 1776, la Bolŝoj-baleto estas inter la plej malnovaj balet-kompanioj de la mondo. Komence de la 20-a jarcento, ĝi iĝis de internacia elstareco kiam Moskvo iĝis la ĉefurbo de sovetunia Rusio. La Bolŝoj-baleto estis agnoskata kiel unu el la plej gravaj balet-kompanioj en la mondo. Ĝi havas branĉon en la Lernejo de Bolŝoj-baleto en Joinville, Brazilo.
Je la nomumo de Aleksander Gorskij kiel Baletestro en 1900 la kompanio ekdisvolvis sian unikan identecon, produktante laŭdatajn produktadojn de novaj aŭ resurscenejigitaj baletoj kiel Don Kiĥot (1900), Koppelja (1901), Cignolago (1901), La fille mal gardée (1903), Giselle (1911), Le Corsaire (1912) kaj Bajaderka (1917).
En tiu kompanio prezentiĝis plej famaj sovetuniaj dancistoj kaj komponistoj kiel Dmitrij Ŝostakoviĉ kaj Aram Ĥaĉaturjan.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bolŝoj-baleto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.