Antoniĉ, Bohdan-Ihor ukraine Богдан Ігор Антонич (1909-1937, Lvivo) - verkisto, poeto.
Kiel gimnaziano li verkis en la pola. Estinte studento de Lviva Universitato li ekverkis ukraine. Lia liriko estas plejparte filozofia kun religiaj (li estis filo de pastro) kaj kosmaj motivoj, resonado de lemka folkloro kun simboloj de paganismo. Provis sin en dramverkado, verkis tekston al opero Oleksa Dovbuŝ. Redaktis literaturajn revuojn Daĵboh kaj Karby. Li ankaŭ pentris, ludis violonon, komponis muzikon. Tradukis poemojn de Rainer Maria Rilke.
Bohdan-Ihor Antoniĉ | ||
---|---|---|
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1909 en Nowica, Lesser Poland Voivodeship | |
Morto | 6-an de julio 1937 (27-jaraĝa) en Lvivo | |
Persona informo | ||
Tombo | Yanivsky cemetery | |
Lingvoj | ukraina | |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Ukraina Popola Respubliko • Dua Pola Respubliko | |
Alma mater | Lviva Universitato | |
Familio | ||
Patro | Q20066170 | |
Okupo | ||
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto • literatursciencisto | |
La unuaj esperantigoj aperis en 1969 en la bulteno Tra Soveta Ukrainio: tri poeziaĵojn tradukis Aleksandr Logvin. Ukraina verkisto kaj esperantisto Serhij Plaĉinda tradukis "Parafrazo"-n (Literatura Skatolo, 1967). Pli ol dek poemojn, plejparte el poemaroj Tri Ringoj kaj Libroj de Leono, esperantigis Kris Long (ili aperis en Fonto, 103) kaj Gennadij Turkov (La Kancerkliniko, 119, 2006). Du poemojn por Ukraina Stelo tradukis Volodimir Pacjurko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bohdan-Ihor Antoniĉ, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.