La batalo de Badro (arabe غزوة بدر), okazis la 13-an de marto 624 (la 17-an de Ramadano de la jaro 2 post la Heĝiro en la islama kalendaro) en la regiono Heĝazo en okcidenta Arabio (nuna Sauda Arabio), ĝi estis decidiga batalo en la unuaj tempoj de Islamo kaj avanco en la lukto de Mahomedo kontraŭ la malamikoj de la tribo Kurajŝo de Mekko.
En la historio de Islamo, la batalo estas konata kiel decidiga venko atribuata al dia interveno aŭ, laŭ sekularaj fontoj, la saĝo de Mahomedo. Ĝi estas unu el la malmultaj bataloj specife menciataj en Korano. La plejparto de la nuna scio pri ĝi venas de tradiciaj islamaj rakontoj, kaj haditoj de Mahomedo, kelkaj verkoj post la batalo.
Antaŭ la batalo, islamanoj kaj mekkanoj konfrontiĝis en negravaj bataloj fine de 623 kaj komence de 624. Tamen, Badro estis la unua batalo je granda skalo inter la du fortoj. La homoj de Mahomedo sukcesis rompi la mekkajn vicojn, mortigante plurajn gvidantojn de la kurajŝoj, inter ili Amr ibn Hiŝam, la ĉefa kontraŭulo de Mahomedo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Batalo de Badro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.