Baladoj kaj romancoj (pole Ballady i romanse) estas poemaro de la pola poeto Adam Mickiewicz, eldonita en 1822 en Vilno kiel parto la unua volumo de lia Poezio.
La poemaron oni trovas pionira por disvolviĝo de la ĝenro balado en la pola literaturo kaj manifesto de la pola romantikismo. Samtempe Baladoj kaj romancoj estas ĝenre ligitaj kun la antaŭa literatura periodo, ĉefe kun tiamaj revkantoj kaj idiliaj kantoj.
Baladoj kaj romancoj | |
---|---|
Origine | Ballady i romanse |
La titolpaĝo de la unua eldono | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Adam Mickiewicz |
Lingvoj | |
Origina lingvo | pola |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 1822 |
Eldoninto | Józef Zawadzki |
Ĝenro | balado |
Tradukado | |
Tradukinto | Lidia Ligęza,Antoni Grabowski, Walter Żelazny |
Eldonjaro de tradukita versio | 2022 |
Urbo de tradukita versio | Bjalistoko |
Eldoninto de tradukita versio | Bjalistoka Esperanto-Societo, Podlaĥia Libraro |
Paĝoj de tradukita versio | 104 |
ISBN de tradukita versio | 978-83-962222-4-4 |
Laŭ ĉiujara iniciato de la Prezidanto de Pollando la poemaro Baladoj kaj romancoj estis elektita la legaĵo de la Nacia Legado por la jaro 2022. Samkiel en la antaŭaj jaroj, Bjalistoka Esperanto-Societo decidis eldoni la libron en Esperanto-traduko. Danke al kunlaboro kun Podlaĥia Libraro kaj financa subteno de la Ministerio de Kulturo, por la Nacia Legado oni eldonis po 300 libroj en la pola kaj Esperanto. La pola libro enhavas ĉiujn 14 poemojn el la originala eldono, kaj la Esperanta krome enhavas 2 aldonajn poemojn. La tekstojn tradukis Antoni Grabowski (Sinjorino Twardowska, Tri budrisoj), Walter Żelazny (La ganto), kaj ĉiujn ceterajn – Lidia Ligęza.
En la poemaro troviĝas 14 tekstoj, laŭvice:
La Esperanto-eldono enhavas krome:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Baladoj kaj romancoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.